Saltu al enhavo

Stan Rogers

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stan Rogers
Persona informo
Naskonomo Stanley Allison Rogers
Naskiĝo 29-an de novembro 1949 (1949-11-29)
en Hamiltono
Morto 2-an de junio 1983 (1983-06-02) (33-jaraĝa)
en Cincinnati/Northern Kentucky International Airport
Mortokialo Enspiro de haladzo Redakti la valoron en Wikidata
Ŝtataneco Kanado Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Trent University (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Infano Nathan Rogers (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo kantoverkisto
kantisto
komponisto
kantaŭtoro
poeto Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejo http://stanrogers.net/
vdr

Stan ROGERS estis kanada kantisto kaj kantoverkisto. Li naskiĝis la 29-an de novembro, 1949 en Hamilton, Ontario, kaj mortis la 2-an de junio, 1983.

Li estis konata pro sia riĉa baritona voĉo kaj pro siaj bele prilaboritaj popolkantecaj kantotekstoj, ofte inspiritaj de la ĉiutagaj vivospertoj de laboristoj en la atlantikaj provincoj de Kanado (de kie venis liaj gepatroj) kaj poste ankaŭ en la stepoj de okcidenta kaj meza Kanado. Nur 33-jara, li mortis en incendio aviadila ĉe flughaveno en norda Kentukio, survoje hejmen de kantofestivalo en Teksaso. Lia influo sur la indiĝena popolmuziko de Kanado restas fortega, kaj kantoj liaj (ekzemple Northwest Passage, Mary Ellen Carter (Rise Again), Barrett's Privateers ka.) estas vaste kantataj tra anglalingvujo.