Snorkfraŭlino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Snorkfraŭlino
literatura rolulo • Mumintroloj
Kreita de Tove Jansson
Verko Mumi-Trolli
Informoj
Sekso ina
Gefratoj Snork
vdr

Snorkfraŭlino (svede Snorkfröken kaj finne Niiskuneiti) estas figuro en libroj kaj televidaj serioj pri Mumintroloj. Ŝi estas pri sia aspekto samtipa hipopotamosimila estaĵo ol la Muminoj. Ŝi estas koramikino de Mumintrolo. Ŝi aperis la unuan fojon en la dua Mumina libro Kometjakten (1946). En tiu libro Snusmumriko rakontas al Mumintrolo pri snorkoj, kiuj estas aspekte vere similaj ol Muminoj. Snorkfraŭlino, ŝia frato Snorko kaj Snusmumriko iras kun Mumintrolo al Muminvalo kaj ekloĝas tie. Snorkfraŭlino havas frontan hararon. Ŝia voĉaktoro en la televida serio Muumilaakson tarinoita estis Aila Svedberg.