Sankta Mikaelo (Rafaelo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta Mikaelo kaj la drako

Sankta Mikaelo estas olepentraĵo de la itala artisto Rafaelo. Ankaŭ nomita La eta Sankta Mikaelo por distingi ĝin el pli granda, posta versio de la sama temo, Sankta Mikaelo venkanta Satanon, ĝi estas en la Luvro en Parizo.[1] La verko priskribas la Ĉefanĝelon Miĥaelon lukte kontraŭ la demonoj de la infero, dum tiuj suferas sub li. Kun Sankta Georgo, ĝi reprezentas la unuan el la verkoj de Rafaelo pri militaj temoj.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Champlin, John Denison. (1913) Cyclopedia of painters and paintings. C. Scribner's sons.
  2. Muntz, Eugene. (Majo 2005 (origine 1888)) Raphael: His Life, Works, and Times. Kessinger Publishing, p. 92. ISBN 978-0-7661-9396-3.[rompita ligilo]