Saltu al enhavo

Samantha Power

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Samantha Power
Persona informo
Samantha Jane Power
Naskiĝo 21-an de septembro 1970 (1970-09-21) (53-jaraĝa)
en Londono
Lingvoj angla vd
Loĝloko Castleknock • PicburgoAtlanta vd
Ŝtataneco Usono (1993–)
Irlando (1970–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Yale College (en) Traduki
jura altlernejo Harvard
Lakeside High School (en) Traduki
Davenport College (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Demokrata Partio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Cass Sunstein (en) Traduki (2008–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj 2
Profesio
Okupo ĵurnalisto
homrajta aktivulo
politika aktivisto
verkisto
diplomato
pedagogo
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Virinaj rajtoj, GLAT rajtoj, religia libereco, rifuĝinto, homokomerco, homaj rajtoj, demokratio, Jugoslavaj Militoj, genocido, ekstera politiko, nefikcia literaturo, aktivismo kaj diplomatio Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj A Problem from Hell ❦
Screamers vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Samantha Jane POWER (naskita la 21-an de septembro 1970 en Londono, UR) estas irlanda-usona advokato, ĵurnalisto kaj diplomato. De 2021, ŝi gvidas la Usonan Agentejon por Internacia Evoluo sub prezidanto Joe Biden [1]. Ŝi estis la usona ambasadoro ĉe la Unuiĝintaj Nacioj de 2013 ĝis 2017 (sub Barack Obama) [2] kaj estas profesoro ĉe Harvard Law School.

Kiel longdaŭra membro de la Demokrata Partio, ŝi apogis Barack Obaman lige kun la balotkampanjo en 2008 kaj laboris en la stabo de Obama post kiam li enposteniĝis. Ŝi estis membro de la Konsilio pri Nacia Sekureco de Usono de 2009 ĝis 2013 [3]. Power pasigis ŝian infanaĝon en Dublino kaj translokiĝis kun sia patrino al Usono en 1979. Ŝi iĝis usona civitano en 1993.

Ŝi estas edziĝinta al Cass Sunstein, jura profesoro kaj gajninto de la Holberg-Premio en 2018. Sunstein laboris por Obama de 2009 ĝis 2012.

Al ŝi estis premiita la Premio Pulitzer por A Problem from Hell: America and the Age of Genocide (2002) pri, interalie, la Bosnia Milito kaj pri la heredaĵo de Raphael Lemkin. En 2004, ŝi estis listigita en la listo de Times de la 100 plej influaj homoj en la mondo en la kategorio "sciencistoj & pensuloj" [4].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. . Biden nominates Samantha Power to lead USAID (January 13, 2021).
  2. . Samantha Power. Britannica.com (May 8, 2023).
  3. Abad-Santos, Alexander, "Samantha Power Has It All", The Atlantic, June 4, 2013. Arkivigite je 2016-08-20 per la retarkivo Wayback Machine
  4. revuo Time "La 100 plej influaj homoj en la mondo" Arkivigite je 2013-08-17 per la retarkivo Wayback Machine,

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]