Saltu al enhavo

Salvo en Salgótarján

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La salvo en Salgótarján okazis en 1956 en la hungara minista urbo. Ankaŭ pri tio mankas veraj datenoj, estas nur pluraj rememoroj.

Historio[redakti | redakti fonton]

En mezo de novembro de 1956 la komunistoj jam firmis la potencon, la revoluciuloj jam vivis kaŝe, plej ofte nur la laboristoj aranĝis strikojn. Tiutempe okazis fifama diro de György Marosán: De hodiaŭ ni pafos! Ankaŭ la soldatoj ricevis novan ordonon, laŭ tio kontraŭ homamaso jam ne devas pafi al la aero, poste al la tero, fine al la piedoj, sed tuj al la homaj korpoj mem.

En 8-an de decembro 2 laboristoj estis arestitaj, pro tio homoj komencis ariĝi en la ĉefplaco de Salgótarján antaŭ la policejo. Post horoj ili jam estis kvarmilope. Laŭ kelkaj rememoroj estas suspekto, ke sekretaj policanoj varbis homojn al la policejo en uzinoj kaj najbaraj vilaĝoj. La homoj laŭte postulis liberiĝon de ambaŭ laboristoj, poste eĉ hejmenvenon de Ruĝa Armeo (tiam absolute neleĝaj en Hungario).

Ŝajnas, iu eksplodis sonogranedon (kaŭzas nur sonon), poste tuj komenciĝis la salvo. Laŭ policanoj iu pafis el la amaso, kiu fizike malfacile estas farebla, ĉar la pafanto povas nur tiel pafi, ke la pafilo estas super la kapoj. Alvenis pafoj el la proksima tanko. La cirkostancoj restis nebula. La placo estas malebenaĵa, tial ricevis kuglon kaj tuj mortis homo, kiu en sia kelo prenis brulbriketon, sed restis kuglon ankaŭ simpla piediranto. Estis multe da mortintoj kaj vunditoj, preciza dateno mankas. Laŭ taksoj la mortintoj estis malpli ol cent, la vunditoj estis pli ol cent. La komenca hospitalo ekaŭdis la pafadon, poste la kuracistoj tuj komencis prepariĝi. La komunistoj raportis parton da mortintoj en la proksimajn komunumojn, por ne esti okulfrapa multe da mortintoj en Salgótarján.

Post la salvo la loka sovetia armeestro deklaris malpermeson de ĉiuj trafikoj en la urbo. La menciitaj 2 laboristoj estis murditaj. Okazis akuzoj kontraŭ 21 laboristoj, sed plejparte ili jam disidis. Depost fino de la socialismo oni kondamnis 3 iamajn policanojn.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • depost la socialismo la menciita placo prenis la nomon 8-a de decembro
  • memortabuloj pri la okazintaĵo
  • dokumenta filmo farita en 2006

Fontoj[redakti | redakti fonton]