Rusta tinamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Rusta tinamo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Tinamoformaj Tinamiformes
Familio: Tinamedoj Tinamidae
Genro: Kriptureloj Crypturellus
Specio: C. brevirostris
Crypturellus brevirostris
(Pelzeln, 1863)[1]
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Rusta tinamoMallongbeka tinamo kongrua kun la latina scienca nomo (Crypturellus brevirostris) estas birdospecio de la familio de Tinamedoj komune troviĝanta en marĉaj arbaroj en tropikaj regionoj de Sudameriko.[2]

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La Rusta tinamo estas monotipa specio.[2] Ĉiuj tinamoj estas el la familio Tinamedoj, kaj en pli granda skemo estas ankaŭ Paleognatoj. Malkiel la tre konataj neflugaj birdoj el Paleognatoj nome Strutoformaj kiaj la Struto, la Emuo kaj aliaj, la tinamoj povas flugi, kvankam ĝenerale ili ne estas fortaj flugantoj. Ĉiuj Strutoformaj evoluis el prahistoriaj flugantaj birdoj, kaj la Tinamoformaj estas la plej proksimaj vivantaj parencoj de tiuj birdoj.[3]

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Crypturellus estas formata el la grekaj vortoj κρυπτός (kriptós), "kovrita" aŭ "kaŝita", οὐρά (urá), "vosto", kaj -ellus, latina diminutiva sufikso. La genronomo Crypturellus entute signifus "malgranda kaŝvostulo".[4] La specinomo brevirostris originis el la latinaj vortoj brevis (mallonga) kaj rostris (alude al beko).

Teritorio kaj habitato[redakti | redakti fonton]

Ĝi troviĝantas en tropikaj marĉaj arbaroj kaj arbaoj de malaltaj teroj, ĝis 500 m de altitudo.[5] Tiu specio estas indiĝena de nordorienta kaj nordokcidenta Brazilo, Franca Gujano, kaj orienta Peruo en Sudameriko.[2]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Rusta tinamo estas 27 al 29 cm longa. Ties supraj partoj estas ruĝecaj tre striecaj je nigra, ties gorĝo estas blanka, ties brusto estas brilrufa, ties ventro estas blanka, kaj ties flankoj estas strieca je nigra. Fine, ties krono estas helbruna kun kruroj flavecgrizaj.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Kiel ĉe aliaj tinamoj, ankaŭ la Rusta tinamo manĝas frukton falintajn sur la grundon aŭ el malaltaj arbustoj. Ili manĝas ankaŭ malgrandajn kvantojn de senvertebruloj, florburĝonoj, freŝaj folioj, semoj, kaj radikoj. La masklo kovas la ovojn kiuj povas veni el tiom multaj kiom el ĝis 4 diferencaj inoj, kaj poste li mem zorgas la idojn ĝis ili pretas de si mem, kutime 2–3 semajnoj. La nesto estas situanta surgrunde en densa arbustaro inter altaj apogradikoj interplektitaj.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Brands, S. (2008)
  2. 2,0 2,1 2,2 Clements, J (2007)
  3. 3,0 3,1 Davies, S. J. J. F. (2003)
  4. Gotch, A. F. (1995)
  5. BirdLife International (2008)(a)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • BirdLife International (2008(a)). "Rusty Tinamou - BirdLife Species Factsheet". Data Zone. Konsultita la 08 Feb 2009.
  • Brands, Sheila (Aug 14 2008). "Systema Naturae 2000 / Classification, Genus Crypturellus". Project: The Taxonomicon. Konsultita la 04 Feb 2009.
  • Clements, James (2007). The Clements Checklist of the Birds of the World (6 ed.). Ithaca, NY: Cornell University Press. ISBN 978-0-8014-4501-9.
  • Davies, S.J.J.F. (2003). "Tinamous". In Hutchins, Michael. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins (2 ed.). Farmington Hills, MI: Gale Group. pp. 57–59. ISBN 0-7876-5784-0.
  • Gotch, A. F. (1995) [1979]. "Tinamous". Latin Names Explained. A Guide to the Scientific Classifications of Reptiles, Birds & Mammals. New York, NY: Facts on File. p. 183. ISBN 0-8160-3377-3.