Saltu al enhavo

Ruĝecvosta tajlorbirdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝecvosta tajlorbirdo
Ruĝecvosta tajlorbirdo
Ruĝecvosta tajlorbirdo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Cistikoledoj Cisticolidae
Genro: Orthotomus
Specio: O. sericeus'
Orthotomus sericeus
(Temminck, 1836)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ruĝecvosta tajlorbirdo (Orthotomus sericeus) estas kantobirdo de la familio de Cistikoledoj (iam lokata en Silviedoj) troviĝanta en tropika Azio. Ĝi apartenas al genro de Ortotomoj kiu estas populara pro konstruo de nesto per kudro de folioj kiel lulilo por la nesto.

Ĝi troviĝas en Brunejo, Indonezio, Malajzio, Birmo, Filipinoj, Singapuro kaj Tajlando. Ties natura biotopo estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj mangrovoj.

Tiu orientalisa specio diferenciĝas klare disde la aliaj specioj samgenraj pro la pureco de siaj koloroj ege kontrastaj kaj belaj. El la nuko la dorso estas tre griza kaj pura, sen nuancoj nek strioj, kontrasta inter du tre brunaj zonoj same senmarkaj, nome la tuta krono inklude la okulojn kaj la voston, kiu estas tre ruĝecbruna kaj kio nomigas la specion. La subaj partoj estas tre blankaj el la gorĝo suben kaj nur brustoflanke estas iom da griza koloro ĉe la ŝultroj. La beko estas longa kaj pintakra. La kruroj estas ruĝecaj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]