Roman (Rumanio)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Roman |
Roman | |||||
---|---|---|---|---|---|
la loka muzeo de historio
| |||||
municipo de Rumanio | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Statuso | urbo | ||||
Lando | Rumanio | ||||
Distrikto | distrikto Neamț | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 611001–611162 | ||||
Aŭtokodo | NT | ||||
Telefonkodo | +40-02 33 | ||||
Retpaĝaro | http://www.primariaroman.ro | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 48 644 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 617 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 46° 56′ N, 26° 56′ O (mapo)46.9326.93Koordinatoj: 46° 56′ N, 26° 56′ O (mapo) | ||||
Areo | 30,08 km² (3 008 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Roman, Romania [+] | |||||
Roman estas urbo en distrikto Neamț en Rumanio, en la regiono Moldavio. Ĝi situas ĉe la kunfluejo de la riveroj Siret (rivero) kaj Moldova.
Ĝia loĝantaro de 83 000 en 1992 malkreskis al 69 268 en 2002, pro grandnombra foriro pro ekonomiaj malfacilaĵoj. Ĝi tiam stabiliĝis, en 2006 estis ĉirkaŭ 71 000, sed laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis nur 48 644 loĝantoj sur areo de 30,08 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 617 loĝantoj/km².
Konataj urbanoj[redakti | redakti fonton]
- Virgil Gheorghiu (1903 – 1977), poeto, pianisto, muzik-kritikisto
- Max Blecher (1909 – 1938), prozisto kaj poeto
- Sergiu Celibidache (1912 – 1996), orkestrestro, honora membro de la Rumana Akademio
- Ion Ionescu de la Brad (1818 – 1891), unua profesoro de agrokultura scienco en Rumanio
- Andreea Marin (n. 1974), televida moderigisto, ambasadoro de UNICEF
Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]
- Cortona en Italio
- Diliĝano (Դիլիջան) en Armenio
- Gedera (גְּדֵרָה) en Israelo
- Grugliasco en Italio
- Terranova da Sibari en Italio (ekde 2002)
- eble ankaŭ Tielt en Belgio[1]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ kvankam la urbo Tielt ne konfirmas la partnerecon, kaj entute (ankoraŭ) mankas referenco kiu konfirmus ĝin
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Oficiala retejo de la urba konsilio (rumane)