Ribelo de la Patriotoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Ribelo de Malsupra Kanado (en franca: La rébellion du Bas-Canadá), ofte konata kiel la Milito de la Patriotoj (en franca: La guerre des patriotes) fare de la kebekanoj, estas la nomo uzita por la konflikto inter la ribeluloj de Malsupra Kanado kaj la brita kolonia regado de tiu provinco. Kun la samtempa Ribelo de Supra Kanado en la najbara kolonio Supra Kanado (aktuale Ontario), formis la Ribelojn de 1837-1838.

En 1838, du grandaj armitaj konfliktoj okazis kiam grupoj de Patriotoj de Malsupra Kanado estritaj de Robert Nelson trapasis la usonan landlimon, por klopodo invadi kaj la Supran kaj la Malsupran Kanadojn, forpeli la britan armeon kaj establi respublikojn sendependajn, imite al la kreo de Usono. Inter ribeluloj estis franckanadanoj malkontentaj kun la brita regado kaj angleparolantaj kanadanoj same malkontentaj kun la koloniisma brita regado.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]