Rennsteig de Sallmannshausen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Superrigardo mapa
Benko kaj ŝtono ĉe la pada eko en Sallmannshausen

Rennsteig de Sallmannshausen (germane: Sallmannshäuser Rennsteig; alternativaj nomoj Junkerscher Rennsteig, WestendRennsteig Ernst des Frommen) estas migradopado monteta en Distrikto Wartburg en Turingio. La longeco de tiu ĉi deflankiĝo de la longa Rennsteig-pado estas de 27 kilometroj; mastrendas ne tute 420 metroj da alteco. La tuto estas krome parto de longdistanca migradopado kondukanta disde Großer Inselsberg ĝis Rejno.

Dum GDR-tempo kaj forbaro de homoj disde la landlimo la pado ne neinterrompe uzeblas. Tio nur ekde Turniĝo reeblas. Pri tiu ĉi pado iam tre engaĝiĝis Elisabeth Streller.

Itinero[redakti | redakti fonton]

Rennsteig-obelisko apud Ĉaskastelo Rühler Häuschen kun markoj de ambaŭ Rennsteig-oj

Sekve priskribatas la marŝdirekto disde Ruhla al Sallmannshausen pro ke en tiu ĉi direkto la tuto pli komforte faratas, pro ke la pado tiumaniere pli ĝenerale envalen kondukas. Komenciĝas la pado apud Rühler Häuschen (629 metroj), ĉ. 2 km sudokcidente de Ruhla. Post ne tute 2,5 km oni atingas Forstista domo Forsthaus Kissel kaj la najbaran fonton de Elte-rivero. Sudokdente de Etterwinden (Bad Salzungen) oni transiras la federacian ŝoseon B 19. En tiu ĉi komencaj eroj ankaŭ la t.n. vojo Pummpälzweg paralelas.

Post alveno ĉe la alia flanko de B 19 la vojo sekvas la iaman landlimon inter la dukujoj Saksio-Eisenach kaj Sachsen-Meiningen. Inter Kupfersuhl (Bad Salzungen) kaj Eckardtshausen (Gerstungen) la pado sur altebenaĵo kondukas tra monto Milmesberg por kruci norde de Marksuhl unue la historian Herrschafts-ponton super la fervojlinio inter Eisenach kaj Lichtenfels. Baldaŭ poste krucas ĝi, inter Marksuhl kaj Förtha (Gerstungen), la federacian ŝoseon B 84.

Lastparte la itinero kondukas unue sude de Oberellen (Gerstungen), antaŭ - post sekvo de mallonga ero de la frua komerca vojo Kurze Hessen - atingo al la eksa fervojtaluso de la linio inter Förtha kaj Gerstungen kaj la Böller-arbaro en la proksimeco de Lutzberg (Gerstungen). Post arbartransiro finiĝas ĝi en alteco de 205 metroj ĉe Werra-valo rekte en Sallmannshausen.

Markoj[redakti | redakti fonton]

Analoge al blanka Ro de la originala Rennsteig-pado la Rennsteig de Sallmannshausen portas markon de blanka So.

Historio[redakti | redakti fonton]

La plej malnova Rennsteig-priskribo kun enhavo de 1703 fare de Christian Juncker malsamas koncerne la punktojn komencan kaj malkomencan de la nuna vojo. Laŭ Juncker kondukis Rennsteig ne sur la krestoj de Turingia Arbaro ĝis Werra sed estis la itinero ekde la vojkruciĝo de ĉe Rühler Häuschen uesten, laŭ monta dorso inter la riveroj Elte kaj Suhl ĝis Lutzenloch apud Marksuhl. Nur la geografo Julius von Plänckner ekkonis ka Rennsteig de Turingia Arbaro plejparte ja sekvas la altan kreston kaj venis tiel la la difino de la padofiniĝo ĉe Hörschel (Eisenach) apud Werra-rivero.

La fondinto de Rennsteigklubo 1896 esploris jam en la 1890-aj jaroj pri la indikoj de Juncker ĝis Marksuhl kaj venis ĝis Sallmannshausen. En 1895 faritis la unua markiĝo de tiu ĉi vojo per la mallongigo VR por Vorderer Rennsteig (malposta Rennsteig-pado). Post separiĝo de Germanujo post la Dua mondmilito Sallmannshausen situis en forbarita zono de GDR; Böller-arbaro iĝis armea spaco kaj krome interrompis la taluso de la de la GDR-registaro novkonstruita fervojlinio inter Förtha kaj Gerstungen la padon. Nemire ke la pado pli kaj pli forgesitis. Renaskiĝo faritis nur en la 1990-aj jaroj. En 2018 iĝis profunda restaŭrado kaj meto de novaj ŝildoj fare de Kommunale Arbeitsgemeinschaft Wartburgregion sub la organizo kaj gvidado de la municipo Gerstungen.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Sallmannshäuser Rennsteig feierlich eingeweiht" Ĉe: Südthüringer Zeitung, 27.9.2018, p. 11

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]