Regimento Gloucestershire

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Regimento Gloucestershire
Gloucestershire Regiment

Jaroj 1881-1994
Lando  Britio
Parto de Brita armeo
Lokiĝo Horfield Barracks en Bristolo
vdr

La regimento Gloucestershire (angle Gloucestershire Regiment), kromnomita Glosters, estis infanteria regimento de la brita armeo de 1881 ĝis 1994. Ĝi devenis de la regimento de la kolonelo Gibson, kiu estis kreita en 1694 kaj fariĝis en 1751 la 28-a linia regimento. En 1881, la regimento Gloucestershire estis kreita per amalgamo de la 28-a kaj de 61-aj liniaj regimentoj (South Gloucestershire).

Dum la Unua mondmilito, la regimento entute nombris 24 batalionojn. 16 el ili partoprenis la batalojn en Francio kaj Flandrio, sed ankaŭ en Italio, Mezopotamio kaj en la Dardaneloj.