Rajtoj de GLAT en Moldavio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Samseksemo en Moldavio estas laŭleĝa ekde 1995. En 2002 estis adoptita aĝo de seksa konsento — 16 jaroj. Pri la jura situacio por GLAT-individuoj en Ĉednestrio, vidu artikolon Rajtoj de GLAT en Ĉednestrio.

Projekto de leĝo, kiu malpermesas diskriminacion de GLAT en laboro, estis adoptita de moldava parlamento la 25-an de majo 2012 kaj subskribita de la moldava prezidanto Nicolae Timofti la 28-an de majo. La leĝo ekvalidis la 1-an de januaro 2013.[1]

Publika opinio[redakti | redakti fonton]

Suporto de sameseksaj geedzecoj en Moldavio
Jaro Poluisto Rezultoj
Jes Ne
2014 IPP 6% 87%
2016 Fundația Soros – Moldova Arkivigite je 2020-09-19 per la retarkivo Wayback Machine 5% 94%
2017 Pew Research Center 5% 92%

Moldava socio estas tre tradicia; politikistoj ofte faras abomenindajn rimarkojn pri GLAT-komunumo, kaj diskriminacio kontraŭ GLAT-uloj estas ofta. En jaro 2018, ILGA-Eŭropo rangis Moldavion la 43-a el 49 eŭropaj landoj koncerne rajtoj de GLAT. Ĉi tio estas plibonigo de ses jaroj antaŭe, kiam Moldavio viciĝis en lasta loko.[2][3]

Tamen post la senkrimigo de samseksemo en 1995, la sinteno de diversaj ŝtataj institucioj pli kaj pli toleris. Ekzemple, la ministerio pri sano diris en oficiala letero, ke samseksemo ne estas konsiderata kiel malsano, kaj kuracaj servoj estas disponeblaj por ĉiuj, sendepende de la seksa orientiĝo de civitanoj. [4]

Resuma tabelo[redakti | redakti fonton]

Samseksa agado laŭleĝa (Ekde 1995)
Egala aĝo de konsento Yes (Ekde 2002)
Kontraŭdiskriminaciaj leĝoj en dungado
Kontraŭdiskriminaciaj leĝoj pri provizado de varoj kaj servoj No
Kontraŭdiskriminaciaj leĝoj en ĉiuj aliaj areoj (inkluzive nerektan diskriminacion, malamikan paroladon) No
Samseksa geedzeco No
Rekono de samseksaj paroj No
Adopto de infano fare de samseksaj paroj No
Komuna adoptado fare de samseksaj paroj No
Rajto de gejoj kaj lesboj malkaŝe militservi Yes
Rajto ŝanĝi juran sekson Yes (Psikiatria diagnozo bezonata)
Aliro al FIV por lesboj No
Komerca surogato por samseksemaj viraj paroj No
Permeso al gejoj donaci sangon No

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]