Rabab Fatima

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rabab Fatima
Persona informo
Ŝtataneco Bangladeŝo vd
Profesio
Okupo diplomato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Rabab Fatema
Rabab Fatima

Rabab Fatima (bangle: রাবাব ফাতেমা) estas altranga bangladeŝa registara oficisto kaj profesia diplomato funkcianta kiel la 14-a Permanenta Reprezentanto de Bangladeŝo ĉe la Unuiĝintaj Nacioj kaj estis elektita Prezidanto de la Estraro de UNICEF en 2020.

Antaŭ tio, ŝi estis Ambasadoro de Bangladeŝo en Japanio[1].

Ŝi estas la dua ina diplomato inter la permanentaj reprezentantoj de Bangladeŝo ĉe Unuiĝintaj Nacioj. Rabab Fatima estis elektita kiel Prezidanto de la UN Women Executive Board[2] kaj kiel Prezidanto de la UN Peacebuilding Commission[3].

Rabab Fatima havas specialigon pri homaj rajtoj kaj humanitaraj aferoj[1].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 (en) H.E. Ms. Rabab Fatima, The 23rd International Conference for Women in Business,
  2. (en) Rabab Fatima elected UN Women Executive Board President, Business Insider, la 12-an de januaro 2022.
  3. (en) Rabab Fatima elected chair of UN Peacebuilding Commission, Financial Express, la 2-an de Februaro 2022.