Quesada pasiega

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Quesada pasiega.

Quesada pasiega [keSAda paSJEaga] estas deserto tipa de la kantabra kuirarto, en Kantabrio, norda Hispanio.

Oni kuiras ĝin per kazeiĝinta lakto de bovo kun butero kaj tritiko-faruno, ovoj kaj sukero. Oni kutime aromigas ĝin per mikso de raspaĵo de citrono kaj pulva cinamo. Ĝi estas origine el la kantabra komarko Valles Pasiegos (ĉefe el la vilaĝoj Selaya, Vega de Pas, Villacarriedo kaj Alceda-Ontaneda), sed oni ankaŭ delonge manĝas ĝin en la nordo de la hispana provinco Burgoso.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]