Quarré

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Quarré
naturmemorindaĵo
Unu el torfejaj lagetoj sur pluvmarĉo
Oficiala nomo: Přírodní památka Quarré
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Liberec
Distrikto Distrikto Liberec
Municipo Bílý Potok
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Jizera montaro
Situo Quarré
 - koordinatoj 50° 51′ 31″ N 15° 16′ 58″ O / 50.85861 °N, 15.28278 °O / 50.85861; 15.28278 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 939 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 934 m s. m.
Areo 1,74 km² (174 ha)
Biomo Torfejo
Plantaro Rondfolia drozero
Proklamo 1-a de januaro 2008
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Reg. numero 12767
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Quarré
Portalo pri Ĉeĥio
Map

Quarré estas naturmemorindaĵo en Ĉeĥio, situanta proksime de municipo Bílý Potok en distrikto Liberec. La regiono administras AOPK ČR Správa CHKO Jizerské hory. La protektita areo estis establita al la 1-a de januaro 2008. Ĝi troviĝas sur pinto de monto Plochý vrch (ankaŭ Plochý, 939 m).

Protekto[redakti | redakti fonton]

Kaŭzo de la protekto estas pluvmarĉo de montara tipo kun karakteriza flaŭro kaj apero de raraj kaj endanĝerigitaj specoj de kreskaĵoj. La unikeco de la naturmemorindaĵo Quarré konsistas en tio, ke la pluvmarĉo estas - diference de la ceteraj jizeramontaraj pluvmarĉoj, kiuj troviĝas en basenoj aŭ sur bazoj de deklivoj - satigita nur per pluvaj, resp. neĝaj precipitaĵoj. Post ampleksa minado de ligno en dua duono de la 20-a jarcento la pluvmarĉa herbejo ĉirkaŭigita plejparte de juna, maldensa arbaro, kies konsiston parte kreas ankaŭ nedevena arĝenta piceo. Ĝuste neekzistado de koneksa kaj plenkreska arbara kreskaĵo en la ĉirkaŭaĵo de la pluvmarĉo estas unu el negativaj farantoj, kiuj influas la evoluon de teritorio.

La naturmemorindaĵo Quarré estis devene ŝirmata per barilo, hodiaŭ jam neekzistanta. La teritorio situas tute ekster vojoj kaj precipe en pli humidaj tagoj kaj periodoj estas malfacile alirebla.

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]