Programstruktur-diagramo
Programstruktur-diagramo estas prepara skemotekniko por programado de komputiloj. La diagramo ankaŭ estas nomata Nassi-Shneiderman-diagramo aŭ PSD.
Ĝi ekestis en 1972 kaj estis por la unuafoje priskribita en 1973 fare de Isaac Nassi kaj Ben Shneiderman[1][2]. Programstruktur-diagramo konsistas el:
Bazostrukturoj[redakti | redakti fonton]
Ekzistas nur tri bazostrukturoj. Se oni kombinas ilin en la ĝusta maniero, oni povas priskribi ĉiun arbitran komputilprogramon. La bazostrukturoj estas:
Sekvenco[redakti | redakti fonton]
Ĉiu paŝo de la algoritmo sekvas unu post la alia.
Iteracio[redakti | redakti fonton]
Iteracio aŭ ripeto estas la strukturo en kiu la ago estas ripetata ĝis kiam la ripetkondiĉo ne plu ekzistas.
Selekto[redakti | redakti fonton]
Selekto-strukturoj ankaŭ nomiĝas elektoj. Depende de iu kondiĉo la vojo de la programo estas difinata.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Shneiderman, Ben: "A short history of structured flowcharts (Nassi-Shneiderman Diagrams)", ontwerpversie 27 mei 2003.
- ↑ Nassi, I.; Shneiderman, B.: "Flowchart techniques for structured programming", SIGPLAN Notices XII, August 1973.