Saltu al enhavo

Proença-a-Nova

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Proença-a-Nova
municipo de Portugalio • urbo de Portugalo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 6150
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 8 314  (2011) [+]
Loĝdenso 21 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 45′ N, 7° 55′ U (mapo)39.75-7.9166666666667 [+]
Areo 395,4 km² (39 540 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Proença-a-Nova (Portugalio)
Proença-a-Nova (Portugalio)
DEC
Situo de Proença-a-Nova

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Proença-a-Nova [+]
vdr

Proença-a-Nova estas portugala urbo de la Centra regiono, subregiono Pinhal Interior Sul kaj de la distrikto Castelo Branco kun ĉirkaŭ 8 000 loĝantoj.

La urbo Proença-a-Nova estas sidejo de la municipo Proença-a-Nova, kun 395,40 km² de areo kaj 7 167 loĝantoj (2021), subdividita en kvar freguesias. La municipa teritorio limas norde kun la municipo Oleiros, nordoriente kun Castelo Branco, oriente kun Vila Velha de Ródão, sudokcidente kun Mação kaj nordokcidente kun Sertã.

Historio[redakti | redakti fonton]

Romia ponto de São Pedro do Esteval.

Vere grava estis en tiu municipo la romianoj, altiritaj per la minerala kaj agrikultura riĉeco de la regiono, tuj konstatis la strategian kaj ekonomian gravon de tiu teritorio trapasata de vojoj. Tiukadre konstruiĝis ponto en São Pedro do Esteval. Iam la nomo de la setlejo estis Cortiçada (Korkejo, rilate al abundaj korkokverkoj kaj al la abelujoj fabrikitaj ĉefe el tiu materialo. En la 16-a jarcento oni ŝanĝis la nomon al Proença, kio rezultis en fojaj spekulativoj ĉu tio rilatas al alveno de francoj el Provença (Provenco), sen konvinkaj dokumentaj pruvoj.

Ĉefa dekomenca enspezofonto estis brutobredado, dum ankaŭ oni praktikis agrikulturon en malaltaj teroj kaj ĉasado. En 1244, la superulo de la Ordeno de Hospitalo, nome monaĥo Rodrigo Egídio, donis al Proença-a-Nova ĝian unuan foruon. Alternativa versio indikas foruon havigitan de Alfonso la 3-a en 1242, konfuzoj rilataj al ŝanĝoj de loknomoj. Ĉiuokaze Manuelo la 1-a reformis ĉiujn foruojn, pere de la nomita Foral Novo al Proença-a-Nova en 1512, sed tiam nomita Vila Melhorada.

Preĝejo de Proença-a-Nova kun la kruco de Hospitalo aŭ Malto super la pordo.

El la Priorado do Crato, apartenanta al la Hospitalanoj, en 1789 la areo pasis al la senjorlando Casa do Infantado, kio daŭris ĝis 1834. Meze de la 19-a jarcento okazis diversaj ŝanĝoj en la konstituoj de la municipo kaj de la submunicipoj de Proença-a-Nova. En 1867 okazis nova reformo, sed kiu estis malakceptita; dum novaj reformoj okazis en 1896 kaj 1898.

En 1807, kadre de la Milito de Hispana Sendependiĝo, francaj trupoj, estritaj de Louis Henri Loison, survoje al Abrantes trapsis la municipon okazigante damaĝojn. En 1828, lokanoj helpis insurekcion de soldatoj de absolutisma armeo survoje kontraŭ Koimbro kaj aliĝis al liberalismo. En 1879 oni konstruis ŝoseon.

Submunicipoj[redakti | redakti fonton]

Proença-a-Nova havas jenajn freguesías:

  • Montes da Senhora
  • Proença-a-Nova e Peral
  • São Pedro do Esteval
  • Sobreira Formosa e Alvito da Beira

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Natura loko Poço das Andorinhas (Puto de la Hirundoj, Ribeira do Alvito).

Alvito da Beira[redakti | redakti fonton]

  • Ardezaj akvomuelejoj en Ribeira do Alvito
  • Rivera strando de Alvito da Beira
  • Rivera strando de Couca, eaCerejeira
  • Poço das Andorinhas en Alvito da Beira

Montes da Senhora[redakti | redakti fonton]

  • Akvomuelejoj
  • Fiŝkaptejoj
  • Buraca da Moura en Serra das Talhadas
  • Ĉerizarboj florantaj printempe

Peral[redakti | redakti fonton]

  • Krucmonumento de Cabeço
  • Akvomuelejoj
  • Fiŝkaptejoj
  • Pafejo de Nave à Metade
  • Loko de Conheira

Proença-a-Nova[redakti | redakti fonton]

  • Kapelo Misericórdia en Proença-a-Nova
  • Scienca Centro de Floresta, Moitas
  • Krucmonumento de Proença-a-Nova
  • Preĝejo de Proença-a-Nova
  • Geomorfologia rigardejo de Corgas [1], Geoparque Naturtejo
  • Akvomuelejoj
  • Ponto de Malhadal
  • Rivera strando de Aldeia Ruiva
  • Rivera strando de Malhadal
  • Fiŝkaptejoj

São Pedro do Esteval[redakti | redakti fonton]

  • Romia ponto super rojo Pracana en S. Pedro do Esteval
  • Akvomuelejoj
  • Fiŝkaptejoj - Ribeira da Pracana kaj Freixada

Sobreira Formosa[redakti | redakti fonton]

  • Ulmarejo en Sobreira Formosa
  • Rivera strando de Fróia
  • Ardezaj tipaj domaroj: Figueira, Pedreira, Oliveiras kaj Cunqueiros
  • Centro de Artes e Ofícios en Sobreira Formosa
  • Geoparque Naturtejo

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]