Prilaborhorizonto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La prilaborhorizonto estas nocio el la agrokultivado. Ĝi estas la plej supera tavolo de la grundo (proksimume 40 cm, ankaŭ nomata plugsulkejo), kiu kongruas kun la A-horizonto - simbolo: Ap (p staras por plugilo). Tiu tavolo ordinare estas tre humoriĉa kaj facile traradikebla. Krome la akvo- kaj oksigenkondiĉoj estas bonaj.

La grundprilaborado intencas optimumigi la kreskokondiĉojn por la kulturplantoj. La celo estas plej eble stabila strukturo el agregaĵoj (partetoj), kiun formas la grundvivaĵoj.

Malsuprarande de la prilaborhorizonto kuŝas la plugadfundo. Sub tio situas la pli solidaj horizontoj, ekzemple de la primarpetro. Tie ofte ekestas subfundodensiĝo kun negativaj efikoj por la traradikado, aer- kaj akvokondukado de la grundostrukturo.

Pro tio la prilaborhorizonto, ankaŭ se disponeblas pli kaj pli alta maŝinefiko, ne estu tro profunda. En pezaj grundoj la ekestantaj damaĝoj alikaze preskaŭ ne plu estas forigeblaj. En pli malpezaj grundoj kontraŭe pli profunda prilaborhorizonto estas avantaĝa.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]