Preĝejo de Sankta Marteno (Frómista)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Koordinatoj: 42° 16′ 0.26″ N 4° 24′ 24.77″ U / 42.2667389 °N, 4.4068806 °U / 42.2667389; -4.4068806 (mapo)

Ĉefa fasado de Sankta Marteno de Frómista.
Preĝejo de Sankta Marteno de Tours en Frómista, Palencia.

La Preĝejo de Sankta Marteno estas templo katoliko starigita en la 11-a jarcento en Frómista, en la provinco Palencio (Kastilio-Leono, Hispanio), situanta ĉe la Vojo al Santiago. Ĝi apartenas al la stilo romanika kaj estas konsiderata kiel unu de la ĉefaj modeloj de eŭropa romaniko. Ĝi estis konstruita en la dua duono de la 11-a jarcento laŭ ordono de doña Mayor de Kastilio, kiel parto de Monaĥejo de Sankta Marteno, nune malaperinta. La unuaj novaĵoj en kiuj oni aludis al tiu preĝejo datas de la jaro 1066, en kiu jam estis komencita la konstruado.

La ekstera aspekto de la Preĝejo de Sankta Marteno de Frómista estas karaktera de la periodo romanika en kiu ĝi estis konstruita. Super ties navoj, ne tre altaj, elstaras la kupolbazo oklatera super la navokruciĝo kaj la du turoj cilindraj ambaŭflanke de la ĉefa fasado. La tri navoj, kun barelvolboj, tiu centra pli larĝa kaj alta ol la flankaj, finas en tri cirklaj absidoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • José Maiso kaj J. Ramón Lagunilla (2010). San Zoilo de Carrión en el origen del románico pleno. El románico de las donnas. ISBN 978-84-613-9059-5.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]