Preĝejo Sankta Johano la Evangeliisto (Salomvár)
Paroĥa preĝejo de Sankta Johano la Evangeliisto | |
---|---|
katolika preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Salomvár |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Zala |
diocezo | Szombathely |
dekanujo | Zalaegerszeg |
paroĥo | loke |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
Paroĥa preĝejo Sankta Johano la Evangeliisto estas romkatolika monumento historia en Hungario, en vilaĝo Salomvár.
Historio[redakti | redakti fonton]
Romanika preĝejeto estis konstruita en ĉ. 1230. Ĝi estis pligrandigita en 1270 laŭ gotiko. Laŭ dokumento en 1366 la kirko havis paroĥon. En 1718 la preĝejo barokiĝis. La turo estis plialtigita en 1752. En la 1770-aj jaroj la sanktejo estis pligrandigita, sakristio kaj kripto estis konstruita. La orgeno alvenis en 1866. Restaŭraj laboroj okazis en 1970.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La konstruaĵo situas sola en korto, sed apude monumento pri sankta Triunuo (1756) estas videbla. Ĝi havas unusolan kvadratan turon en centro de la fasado, sube estas la enirejo. Fenestroj de la turo prezentas la mezepokan originon. La tegmento estas sela kaj kovrita per ardezoj. La absido estas plurlatera. Interne la mebloj estis faritaj en la 19-a aŭ la 20-a jarcentoj.
Kermesoj okazas en la 8-an de septembro kaj 27-an de decembro.
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungare kun fotoj
- hungare kun video
- [1] Arkivigite je 2017-11-20 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun fotoj
- hungare kun fotoj
- [2]