Preĝejo Sankta Johano la Evangeliisto (Eger)
Paroĥa preĝejo de Sankta Johano la Evangeliisto | |
---|---|
Preĝejo de Sankta Johano la Evangeliisto en Eger
| |
katolika preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Eger |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Heves |
diocezo | Eger |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | baroko |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
Servita preĝejo de Sankta Johano la Evangeliisto kaj Dolorplena Patrino estas romkatolika Monumento historia en Hungario, en urbo Eger.
Historio[redakti | redakti fonton]
En Eger servitanoj alvenis en 1698 post la turka dominado por reorganizi la katolikismon. Tiu preĝejo estis konstruita inter 1728–1733, oni parte profitis ankaŭ iaman moskeon kaj lernejon (la turo pretiĝis nur en 1754). La ordeno rearanĝis la pilgrimadon, la preĝejo estas ankaŭ nun konata pilgrimloko. La lasta renovigo okazis en 1977.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La konstruaĵo situas sur stratangulo kaj konsistas el preĝejo kaj abatejo. Ĝi havas unusolan kvadratan turon en centro de la fasado, sube estas la enirejo. Iom apude 2 skulptaĵoj en niĉoj situas: Sankta Francisko kaj Sankta Pellegrin faritaj en 1763. Interne tuj estas videblaj lignaj skulptaĵoj pri Sankta Johano la Evangeliisto kaj Sankta Maria. La ĉefaltara bildo pri Sankta Johano la Evangeliisto pretiĝis en 1828, sed la ligna altaro mem en la 18-a jarcento. Tie situas lignaj skulptaĵoj pri Ladislao la 1-a (Hungario) kaj Stefano la 1-a (Hungario). La navo havas ankaŭ flankajn altarojn. En niĉo kovrita per vitro oni metis skulptaĵon Pieta.
Abatejo[redakti | redakti fonton]
La abatejo estis finkonstruiita en 1738. Ĝi havas copfan stilon. Interne oni pentris 2 famajn freskojn en 1779.
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungare
- hungare[rompita ligilo]
- Pilgrimloko en Eger
- hungare kun bildoj
- hungare kun fotoj