Preĝejo Sankta Georgo (Erdőbénye)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Sankta Georgo
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Erdőbénye
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Borsod-Abaúj-Zemplén
diocezo Eger
dekanujo Sárospatak
paroĥo loke, sed la zorganto en Tolcsva
Arkitektura priskribo
Konstrustilo gotiko, baroko
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

La preĝejo Sankta Georgo estas romkatolika monumento historia en vilaĝo Erdőbénye (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri kirko Sankta Nikolao okazis en 1334. Inter 1532-1711 la kalvinanoj uzis la kirkon. En 1787 la preĝejo estis grandparte trakonstruita kaj la nova patrono estis Sankta Georgo. En 1892 la turo estis plialtigita, en 1903 incendio okazis, tial poste nova tegmento konstruiĝis. La orgeno estis farita ĉirkaŭ 1870 kaj en 1940 trakonstruita.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La kirko situas en korto ĉirkaŭita kun defenda ŝtona muro. En la muro estas ankaŭ enirejo al keloj. La kirka fasado estas simetria, meze la turo reliefas. La enirejo estas tra la turo. La navo finiĝas en plurlatera absido kaj ankaŭ sakristio aliĝas al la navofino. La internaj instalaĵoj estis faritaj en mezo de la 18-a jarcento.

Kermeso okazas la 23-an de aprilo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.