Preĝejo Sankta Familio (Hegyvidék)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Sankta Familio
Paroĥa preĝejo Sankta Familio en Zugliget
Paroĥa preĝejo Sankta Familio en Zugliget
katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Budapeŝto, Hegyvidék
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest (departemento)
diocezo Budapeŝto-Esztergom
Dato de konsekro 1917
Statuso paroĥa preĝejo de 1970
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Dezső Hültl
Konstrustilo novromaniko
Konstruado 1913–1917
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Preĝejo Sankta Familio estas romkatolika preĝejo en Hungario, en Budapeŝto, en distrikto Hegyvidék, en kvartalo Zugliget.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ordeno Congregatio Jesu konstruis propran preĝejon kune kun abatinejo-lernejo en la 1910-aj jaroj kiel kopio de preĝejo en Rathfarnham. En 1950 la abatinoj estis forigitaj. En 1970 oni trakonstruis la internan parton. En 1989 ĉirkaŭaĵo de la preĝejo travivis mondan historion. orientgermanoj ariĝis. Ili tie loĝis helpe de Hungara Malta Helpservo. Fine Gyula Horn deklaris, ke la orientgermanoj rajtas forlasi Hungarion al limo de Aŭstrio. Tiu ago estis granda puŝo por la germana unuiĝo.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo kune kun la aliĝa abatejo situas en tre granda ĝardeno. La preĝejo mem havas 4 navojn. Super la ĉefenirejo estas videbla reliefo pri Jesuo. Interne la ĉefaltara bildo estas mozaiko - la plej granda en Mez-Eŭropo - fare de Imre Zsellér. Ĝi prezentas la Sanktan Familion inter anĝeloj. Interne la muroj estas kovritaj per marmoroj. Ankaŭ skulptaĵoj pri Sankta Antonio el Padovo kaj apostolo Judaso Tadeo estis faritaj el marmoro. En la ĉefnavo troviĝas 4 altaraj bildoj ĉiuj pri Sankta Familio (naskiĝo de Jesuo, rifuĝo al Egipto, Sankta Jozefo kun Jesuo, morto de Sankta Jozefo).

En la dekstra navo la hungaraj sanktuloj estas videblaj (Sankta Margareta de Hungario, Gizela de Bavario, Elizabeto de Hungario, Emeriko de Hungario). Super la koruso estas fenestrorozo, kiu prezentas Sanktan Cecilian.

Kermesoj okazas en la sekva dimanĉo post Kristnasko, krome ankaŭ en la 17-an de majo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.