Preĝejo Nomo de Sankta Maria (Lovas)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Nomo de Sankta Maria
La katolika preĝejo estas la pli proksima
La katolika preĝejo estas la pli proksima
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Veszprém (urbo)
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Veszprém
diocezo Veszprém (urbo)
dekanujo Várpalota
paroĥo filio de Paloznak
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La Preĝejo Nomo de Sankta Maria (latine Regina Mundi) estas romkatolika historia monumento en vilaĝo Lovas.

Historio[redakti | redakti fonton]

La katolika preĝejo estis konstruita en la 13-a jarcento. En la 17-a jarcento la loĝantoj ŝanĝis religion al protestantismo (ili akiris ankaŭ la preĝejon), sed iom poste parto de la loĝantoj rekatolikiĝis. En 1753 la katolikoj reakiris la preĝejon kaj en la sekva jaro ĝi estis barokigita, ankaŭ tiam oni pentris freskojn. Tamen la preĝejo perdis la rangon paroĥo. En la 20-a jarcento la turo kaj la fasado estis trakonstruitaj.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas en korto ĉe la ĉefvojo. En mezo de la fasado la kvadrata turo plene reliefas, meze malsupre la enirejo funkcias. La navo estas pli alta kaj larĝa, ol la absido, apude estis alkonstruita la sakristio.

Kermeso okazas en la 2-a dimanĉo de septembro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Enirejo de la preĝejo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.