Preĝejo Naskiĝo de Maria (Dormánd)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Naskiĝo de Maria
Preĝejo Naskiĝo de Maria en Dormánd
Preĝejo Naskiĝo de Maria en Dormánd
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Dormánd
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Heves
diocezo Eger
dekanujo Füzesabony
paroĥo en Besenyőtelek
Arkitektura priskribo
Konstrustilo rokoko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La preĝejo Naskiĝo de Maria estas Monumento historia en Hungario, en vilaĝo Dormánd.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la mezepoko jam funkciis kirko kun ligna turo en tiu ĉi loko. Ĝi estis trakonstruita kaj pligrandigita inter 1771-1773 laŭ rokoko. Dum restaŭrado en 1996 oni ektrovis la originan pordon, nuntempe ĝi estas videbla enmurita.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola en korto laŭ la vilaĝa ĉefvojo. En la korto estas videbla ankaŭ skulptaĵo pri Sankta Maria farita ĉirkaŭ 1800. La fasado estas simetria, meze la enirejo funkcias, la plej supre la turo altiĝas. La navo finiĝas en hufoforma absido, al kiu sakristio aliĝas. La absido estas malpli larĝa, ol la navo, sed same alta. Interne la instalaĵoj estis faritaj en la dua duono de la 18-a jarcento.

Fontoj[redakti | redakti fonton]