Preĝejo Marteno de Tours (Kemenesszentmárton)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo de
Marteno de Tours
Aerfoto pri preĝejo de Marteno de Tours en Kemenesszentmárton
Aerfoto pri preĝejo de Marteno de Tours en Kemenesszentmárton
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Kemenesszentmárton
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Vas (Hungario)
diocezo Szombathely
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Preĝejo de Marteno de Tours estas romkatolika fortresopreĝejo en Hungario, en vilaĝo Kemenesszentmárton, en la centro. La vilaĝo ricevis la nomon pri patrono de la preĝejo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La romanika kirko estis konstruita en la 13-a jarcento. Dum la kontraŭturkaj bataloj ĝi estis trakonstruita al fortresopreĝejo. La specialaj fenestroj ankaŭ nun gardas la funkcion por pafadi eksteren (iam estis ankaŭ defenda etaĝo). En la 17-a jarcento la preĝejo trakonstruiĝis. En 1732 la katolikanoj forprenis la preĝejon de la luteranoj (pli frue estis tie centro de luteranoj). Pli nova trakonstruo okazis en la 18-a jarcento, tiam la navo ricevis barokan aspekton, ankaŭ la turo estis trakonstruita.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo staras sur 2 metrojn alta artefarita monteto kaj havas unusolan turon. Kontraŭe la sanktejo estas duonronda kaj malpli larĝa, ol la navo. La altara bildo pri Sankta Marteno estis pentrita en la 19-a jarcento.

Kermeso okazas en la 11-an de novembro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.