Preĝejo Marteno de Tours (Borsosberény)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Marteno de Tours
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Borsosberény
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Nógrád
diocezo Vác
dekanujo Nógrád (vilaĝo)
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado
Specifo
Longo 27 m (turo)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La preĝejo Marteno de Tours estas romkatolika monumento historia en Hungario, en vilaĝo Borsosberény.

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ eklezia fonto en ĉi tiu vilaĝo estis kirko ĉirkaŭ 1400. Depost 1600 la turkoj okupis ĝin. En la frua 17-a jarcento kaj la kirko kaj la vilaĝo ruiniĝis eĉ senhomiĝis pro la konstantaj bataloj. Tamen en fino de la jarcento ambaŭ estis rekonstruitaj. En 1728 la preĝejo estis signife trakonstruita, la turo konstruiĝis en 1746, plenaj rekonstruaj laboroj okazis en 1790. La orgeno estis farita en 1942.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola sur monteto en mezo de la vilaĝo. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo reliefas. La enirejo funkcias tra la turo, sed estas alia enirejo ĉe la navo. La absido estas kvadrata, tamen la anguloj estas rondaj. La absido estas iomete pli mallarĝa, ol la navo. Sakristio aliĝas al flanko de la absido. La mebloj estis faritaj ĉirkaŭ 1790. Murpentraĵoj estis pentritaj en 1959. Menciindas la lignaj skulptaĵoj.

Kermeso okazas en la 11-an de novembro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.