Preĝejo Emeriko de Hungario (Halmajugra)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Emeriko de Hungario
katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Halmajugra
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Heves
diocezo Eger
dekanujo Gyöngyös-Adács
paroĥo filio de Detk, zorganto en Markaz
Arkitektura priskribo
Konstrustilo origine gotiko, poste baroko
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

La preĝejo Emeriko de Hungario estas katolika historia monumento en kuntirita vilaĝo Halmajugra (Hungario), iam en vilaĝo Ugra.

Historio[redakti | redakti fonton]

En tiu loko estis kirko dum la mezepoko. Depost fino de la kontraŭturkaj bataloj kaj liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a ĉirkaŭ 1720 la kirko estis konsekrita. Laŭ priskribo en 1732 ĝi estis tre malriĉa, en 1746 ruina, tial en la sekva jaro ĝi estis trakonstruita laŭ baroko. La turo estis konstruita inter 1830-1835 kaj renovigaj laboroj okazis en 1851.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola en mezo de la vilaĝo en korto inter pinarboj laŭ la ĉefvojo. La fasado estas simetria, meze la firstotureto altiĝas. Rande po unu pilieroj apogas la fasadon. Inter la pilieroj estas la gotika enirejo tra la turo. La absido estas rektangula kaj sakristio aliĝas al la navofino. La absido estas iomete pli mallarĝa kaj malalta, ol la navo. Sur flanko de la navo estas videbla enmurita pordo. Interne en la sanktejo estas videblaj partoj de fresko.

Kermeso okazas en la 5-an de novembro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.