Preĝejo Elizabeto de Hungario (Kerta)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Elizabeto de Hungario
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Kerta
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Veszprém
diocezo Veszprém (urbo)
dekanujo Sümeg
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Preĝejo Elizabeto de Hungario estas romkatolika monumento historia en Hungario, en vilaĝo Kerta.

Historio[redakti | redakti fonton]

Arkeologoj supozas, ke en tiu loko estis konstruita gotika kirko en la 13-a jarcento. La turkoj detruis ĝin depost 1556 kaj parto de la restintaj loĝantoj prenis la protestantismon. En 1781 oni konstruis novan preĝejon, tamen oni profitis la restintajn partojn de la iama konstruaĵo. Ekzemple la sanktejo restis gotika. La orgeno estis kreita en 1930. Post 5 jaroj la paroĥo estis refondita el filio de Somlószőlős.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola en korto, tamen apude kruco estas videbla. En la fasado la kvadrata turo plene reliefas. La kvarangula absido estas nur iomete mallarĝa, ol la navo. 2 pilieroj apogas la absidon. Ankaŭ sakristio aliĝas al la navo.

Kermeso okazas en la 19-an de novembro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.