Saltu al enhavo

Pohodlí (Ptení)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri domaro apartenanta al municipo Ptení en distrikto Prostějov. Pri vilaĝo en distrikto Svitavy temas artikolo Pohodlí.
Pohodlí
domaro
Vido de ponteto trans rojo Ptenka al arbaristejo
Oficiala nomo: Pohodlí
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Prostějov
Administra municipo Ptení
Historia regiono Moravio
Montaro Drahana montetaro
Rojo Ptenka
Situo Pohodlí
 - koordinatoj 49° 30′ 37″ N 16° 55′ 28″ O / 49.51028 °N, 16.92444 °O / 49.51028; 16.92444 (mapo)
Katastro 18,52 km² (1 852 ha) Ptení
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 798 43
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Pohodlí (Ptení)
Portalo pri Ĉeĥio

Pohodlí estas domaro en Ĉeĥio, parto de municipo Ptení en distrikto Prostějov. Ĝi troviĝas proksimume 2,5 km okcidente de Ptení. En la jaro 2011 ĉi tie estis registritaj 92 adresoj. En la jaro 2011 ĉi tie daŭre vivis 280 loĝantoj.

Pohodlí situas en katastra teritorio Ptení kun areo 18,52 km2.

Historio[redakti | redakti fonton]

Sur la loko situadis loĝigejo jam en la 14-a jarcento, sed kiu pli poste pereis. Dum la dua mondmilito ĉi tiea gastejo servis kiel kaŝejo por partizanoj el grupo Jermak.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĉe ŝoseo situas eksa gastejo, kiu estis rekonstruita kaj nun ĝi servas al loĝceloj. Inter tilioj ĉe la ponteto trans rojo Ptenka situas malnova ligna kruco. En vojkurbiĝo ĉe arbaristejo situas nove riparita ligna kruco.

Naturaj rilatoj[redakti | redakti fonton]

La domaro estas el ĉiuj flankoj ĉirkaŭita de arbaroj, sole mallarĝa strio sude kreas kampon tiriĝanta al municipo Stínava. Tra la domaro flus rojo Ptenka.

Turismo[redakti | redakti fonton]

La domaro estas grava turisma punkto. Ĉe vojmontrilo "Na Pohodlí" renkontiĝas blua turisma marko blua turisma vojo el direkto Malé Hradisko - Okluky, kiu plu daŭrigas direkte al Stražisko - Štarnov - Nová Dědina - Budětsko - Hvozd - Vojtěchov, kun flava turisma marko flava vojo, kiu kondukas sur vojlinio Buková - Lipová - Seč kaj el Pohodlí ĝi daŭrigas al Ptenský Dvorek kaj Bělecký mlýn. verda turisma marko Verda turisma vojo kondukas el Stínava kaj el Pohodlí ĝi daŭrigas tra valo de rojo Ptenka ĝis Ptení, plu al Bělecký mlýn, ĝis Lutotín, Bílovice kaj tra naturmemorindaĵo Pod zápovědským kopcem al Smržice.

Tra la domaro kondukas biciklovojo 5039 el direkto Čelechovice na Hané - Kostelec na Hané - Ptení kaj ĝi daŭrigas plu en direkto Seč - Hrochov - Lipová - Horní Štěpánov.

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Panoramo[redakti | redakti fonton]

Panorama vido al la domaro de okcidento
Panorama vido al la domaro de okcidento