Saltu al enhavo

Poŝta Korto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Poŝta Korto en Karlovy Vary

Poŝta Korto (= POŠTOVNÍ DVŮR) en Karlovy Vary

tuŝas la ŝoseon al Mariánské Lázně kaj al Plzeň. Komence de la 19-a jarcento ĝi estis jam la plej vizitata societa kaj muzika centro de karlovaraj gastoj. En la jaro 1791 sur tiu ĉi loko konstruis karlovara poŝt-oficisto Josef Krob korteton kaj stalojn por siaj 36 paroj da poŝt-ĉevaloj. En la ĝardeno kun aĝaj fagoj, li konstruis altanojn kaj arkadojn, kie ludis muzikistoj. La Poŝta Korto restis unu el malmulto da konstruaĵoj, kies aspekton ne tuŝis ĝenerala rekonstruo dum la posta epoko. La 20-an de julio de la jaro 1894 en la koncert-halo de Poŝta Korto unuan fojon en Eŭropo eksonis tonoj de la simfonio "El Nova Mondo" de Antonín Dvořák. Kaj okaze de la centjara jubileo la 20-an de julio 1994 solene estis malfermita la Poŝta Korto post nefacila multampleksa rekonstruo. Estis tiam renovigita la tuta komplekso.