Plezuroj kaj tagoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Les plaisirs et les jours
Les plaisirs et les jours
novelaro
Aŭtoroj
Aŭtoro Marcel Proust
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Eldondato 1896
Eldoninto Calmann-Lévy
Ĝenro poezio
vdr

Plezuroj kaj tagoj, en franca Les plaisirs et les jours, estas kolekto de prozpoemoj kaj noveloj de Marcel Proust. Ĝi estis por la unua foje publikigita en 1896 fare de Calmann-Lévy, kaj estis la unua publikaĵo de Proust.[1] La titolo Plezuroj kaj tagoj estas parodio de Laboroj kaj tagoj de Heziodo.

En 1896 Proust publikigis je sia propra kosto tiun verkon, kiu estas kompilaĵo de prozpoemoj, portretoj kaj rakontoj laŭ dekadenca stilo, ilustrita de Madeleine Lemaire, posedantino de la salono en kiu Proust oftis kun sia franc-venezuela amanto Reynaldo Hahn, kiu kontribuis al la libro per partituroj komponitaj de li mem, kaj prologita de Anatole France. La libro altiris al Proust reputacion de diletanta diboĉulo kiu ne disaperos ĝis la publikigo de la unuaj volumoj de Reserĉe al la perdita tempo el 1913.

Strukturo[redakti | redakti fonton]

La kolekto estas komponita de jenaj partoj:

  • Avant-propos, al amiko Willie Heath, mortinta la antaŭan jaron
  • La Mort de Baldassare Silvande, vicomte de Sylvanie
  • Violante ou la Mondanité
  • Fragments de comédie italienne
  • Mondanité et mélomanie de Bouvard et Pécuchet
  • Mélancolique villégiature de Mme de Breyves
  • Portraits de peintres et de musiciens
  • La Confession d'une jeune fille
  • Un dîner en ville
  • Les Regrets, rêveries couleur du temps
  • La Fin de la jalousie

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Daum, Pierre (Januaro 1997). "The Modern Language Review". The Modern Language Review: 203–204.