Pierre Falcon
Etoso
Pierre Falcon | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 4-an de junio 1793 en Swan River | |
Morto | 21-an de oktobro 1876 (83-jaraĝa) en St. François Xavier | |
Lingvoj | angla vd | |
Ŝtataneco | Kanado vd | |
Profesio | ||
Okupo | poeto verkisto komponisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Pierre Falcon, naskita en 1793 kaj mortinta en 1876, estis kanada poeto kaj kantisto.
Li estis de franca-kanada kaj kria deveno kaj naskiĝis en la regiono de Swan River en Manitobo. Li laboris por Nord-Okcidenta Kompanio kaj Kompanio de la Hudsona Golfo.
Falcon estis konata pro baladoj pri la etnaj sentoj de kanadaj metisoj, en kiuj li humure prezentis lokajn kaj politikajn eventojn. Bedaŭrinde nur malmultaj el liaj kantoj estis notitaj kaj konservitaj.
En 1984 la Tradicia Konsilio de Manitobo metis memoran plakon pri li en St. François Xavier, kie li estis magistratano.
Supozeble la Falka Lago estis nomita laŭ li.