Picejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lignofajrita picoforno en itala picejo
Pica alportado per mopedo

Picejo (itale: Pizzeria, elp. piceria) estas specio de restoraciorapidmanĝejo kie oni ĉefe bakas kaj surtabligas picojn, sed ankaŭ aliajn italajn manĝaĵojn. Multaj picejoj havas krom restoracian parton ankaŭ prenirejon kaj alportadan servon.

Tradicie en Italio, pico estis manĝaĵo de malriĉulo kaj enhavis malmultajn kaj malmultekostajn ingrediencojn. Kiam ĝi populariĝis en Usono post la dua mondmilito, ĝi estis ĉefe praktika manĝaĵo, kiu estis rapide kaj facile akirebla, sed ne sammaniere plado por malriĉuloj. Ĝi ne estis nepre multekosta, sed la ingrediencoj fariĝis pli kaj ne nur konsistis el malmultekostaj krudaĵoj. Pico iĝis eĉ pli havebla kiam frostigitaj picoj kaj hejma livero estis lanĉitaj[1].

La plej konata pico tutmonde estas la pico margareta (itale: Pizza Margherita) kiu spegulas la kolorojn de la itala standardo: verda kun bazilio, blanka kun mocarelo kaj ruĝa kun tomato. Aŭtentika napola pico (itale: Pizza Napoletana) estas farita el San Marzano-tomatoj kultivitaj sur la vulkanaj ebenaĵoj sude de la vulkano Vezuvio kaj mocarelo (itale: Mozzarelo di bufala Campana) farita el buballakto. Tiu ĉi marko de mocarelo-fromaĝo estas protektita esti de eŭropa geografia origino. Aliaj tradiciaj picoj inkluzivas la Pizza alla marinara kun marinara saŭco, kaj kiu kune kun la pico margareta estas la plej baza speco de pico aŭ la Pizza capricciosa, kiu estas tradicia pico farita kun mocarelo-fromaĝo, bakita ŝinko, fungoj, artiŝoko kaj tomato[2]. Tre populara estas ankaŭ la Pizza 4 stagioni (pico 4 sezonoj) kiu konsistas el kvar ingrediencoj laŭsezone plej facile haveblaj.

Prenirado kaj alportado[redakti | redakti fonton]

Picoj - de origine manĝaĵo por malriĉuloj - estas disvastiĝinta malmultekosta opcio por tiuj kiuj havas malmultan tempon aŭ ne volas kuiri. Ankaŭ pico kutime estas manĝebla sen manĝilaro.

En la plejmultaj urboj oni alportas picojn por eta kompenso, ofte per mopedo sur kiu estas muntata keston en kiu la pico restas varma.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (sv) Hultman, Henrik (2013). Liv och arbete i pizzabranschen. Arkiv. ISBN 978-91-7924-260-2. OCLC 940865578.
  2. (en) Rough Guides. Rough Guide Phrasebook, Penguin, 2011-08-01, p. 244.- 266, ISBN 978-1-4053-8646-3.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Usona novjorkstila pico