Saltu al enhavo

Perturboj de kolorvidado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Perturboj de kolorvidado estas en homa korpo kolorblindeco kaj diĥromatio. Estas koloroj, kiuj malsamas por normala kolorvidado, sed samas per diĥromatio aŭ kolorblindeco. Ĝi plifoje estas genetika, sed povas esti eligita per malsanoj de okuloj, nervoj aŭ cerba lezo, aŭ okazita per drogoj. Unue John Dalton skribis pri ĝi disertaĵon en 1794 kun titolo Extraordinary facts relating to the vision of colours.[1] Laŭ unua teorio ĝia kialo estus alia, ne normala koloro de okulglobo, kiun oni refutis dum vivo de Dalton. Oni nomas laŭ lia dikromatio lian kolorvidadon kiel daltonismo.

Oni pleje pensas pri tiuj kiel difektoj aŭ malkapablo, sed tiuj povas iĝi avantaĝoj, ekzemple vidi pli nuancojn de kalka koloro aŭ vidi pli bone en krepusko en unua kvin kaj duono da minutoj. Ili povas pli bone rekoni kamuflitajn homojn kaj objektojn.[2]

Fiziologio[redakti | redakti fonton]

Normale homa okulo havas bastonetojn kaj konusetojn; bastonetojn por vidi en krepusko kaj konusetojn por vidi kolorojn. Konusetoj havas tri tipojn: bluan, verdan kaj ruĝan. Oni nomas ilin laŭ ilia maksimuma absorbeco. Tiuj estas malpintaj, ĉar la ruĝa tipo havas sian pinton en flava, verda aŭ flavverda koloroj. Se malsamaj konusetoj estas malsame stimulataj, oni vidas malsamajn kolorojn. Ekzemple oni vidas ruĝan lumon; tiu signifas, ke ruĝaj konusetoj ricevas pli stimulon ol aliaj.

Oni longe pensis, ke en kolorvidaj perturboj mankas funkciantaj konusetoj el unu, du aŭ tri tipoj. Tiu estas pleje ne vera; nur pintoj de iuj konusetoj dilatiĝis. Do oni povas fari kolorfiltrojn, kiuj lasas normale vidi kolorojn al diĥromatuloj kaj plimulto de kolorblinduloj. La malnovaj nomoj estas diĥromatio, dukoloreco, aŭ anopioj (protoanopio, deuteranopio kaj tritanopio), sed ekde tiu malkovro oni preferas paroli pri anomalioj.

Kialoj[redakti | redakti fonton]

En trikromataj primatoj la homo havas la plej grandan proporcion de diĥromatio.[3] En dua mondmilito trupoj kiuj enhavis ankaŭ diĥromatajn soldatojn, povis trovi pli informacion en fotoj.

Poste oni rekonis, ke diĥromatuloj vidas aliajn desegnaĵojn. La trupoj serĉis strangajn formojn, do diĥromatuloj povis helpi. Laŭ evolucio, havas tiuj grupoj avantaĝon, kiun havis ankaŭ diĥromataj ĉasistoj, ĉar ili povas pli bone rekoni bestojn. La ludoteoria proporcio estas 5%. En iuj armeoj oni uzas tiun. En aliaj landoj diĥromatuloj ne povas iĝi soldatoj, fajroestingistoj aŭ policistoj.[4]

Alia avantaĝo povas esti tetraĥromazio. Virinoj havas du X-an kromosomon, el iuj unu hazarde senaktiviĝas. Tiel povas havi ili kvar tipojn de konusetoj. Tiu povas doni novan dimension al kolorvidado, simile al platirinoj.[5]

Heredado[redakti | redakti fonton]

Dikromacio pleje estas hereda. Estas ofta superstiĉo, ke aleloj de dikromacio troviĝas nur en X-a kromosomo. Tiuj estas la plej oftaj, sed laŭ homa genra mapo povas esti tiuj aleloj minimume en 19 kromosomoj.[6]

Estas aliaj malsanoj, kiuj povas kaŭzi perturbojn de kolorvidado: distrofio de konusetoj aŭ bastonetoj, retinitis pigmentosa, diabeto, degenerado de flava fliko, retinoblastomo (kancero de retino) kaj amarauso de Leber.

Heredaj perturboj de kolorvidado povas esti denaskaj aŭ povas komenci en infana aŭ adulta aĝo. Depende de mutacio, ĝi povas esti konstanta aŭ progresiva. Progresivaj fenotipoj malkonstruas retinon kaj aliaj partojn de okuloj, kiu povas okazi ankaŭ blindecon.

Laŭ Sewell estas 2% de virinoj kaj 8% de viroj dikromataj. (Sewell, 1983). Tiuj kialo estas, ke oftas tipoj de dikromatio, kiuj herediĝas en X-a kromosomo. Viroj havas unu, virinoj du X-ajn kromosomojn.

Se knabo havas X-an kromosomon kun erara alelo, li iĝas dikromato. Knabinoj havas du X-ajn kromosomojn, do necesas ankaŭ havi eraron en sama geno, por iĝi dikromata. Se unu kromosomo havas iujn eraron, ŝi havas normalajn kaj erarajn pigmentojn, do ŝi ne estas dikromato, sed ŝi heredigas ĝin. Ili estas regule tetrakromataj, havantaj kvar tipojn de konusetojn.

Interesaj faktoj:

  • Patro estas daltonisma, patrino havas normalajn alelojn: infanoj iĝas normalvidaj, sed filinoj povas heredigi ĝin.
  • Patro estas daltonisma, patrino povas heredigi daltonismon: la infanoj povas esti herediganta filino, daltonisma filino, normalvidanta filo kaj daltonisma filo.
  • Patro estas normalvidanta, patrino herediganta: normalvidanta filino, herediganta filino, normalvidanta filo kaj daltonisma filo.
  • Patro estas normalvidanta, patrino daltonisma: filoj estas daltonismaj, filinoj heredigantaj.

Malofte ankaŭ viroj povas iĝi trerakromatoj, per sindromo de Klinefelter, per mozaikismo aŭ genduplikado.

Alia estas, se virino heredigas proto- kaj deŭter-anomalion. Oni signas normalajn alelojn kiel P kaj D, protoanomalian alelon per p, deŭteranomalian alelon per d. Tiel la virino havas X-an kromosomon kun pD Pd, kaj ŝi iĝas pentakromata. Ŝi heredigis proto- kaj deŭter-anomalion el ŝia patro kaj patrino separate.

Aliaj kialoj[redakti | redakti fonton]

  • Skuita infano: la skuado povas okazi lezon de cerbo kaj vundi retinon.
  • Akcidentoj, aliaj vundoj de cerbo kaj retino.
  • Forta UV radiado sen ĝusta defendo. Ofte okazita en infanaĝo, malboniĝanta vidado en adulto, kiu povas gvidi al blindeco.

Tipoj[redakti | redakti fonton]

Perturboj de kolorvidado havas plian tipojn. Plej ofta estas daltonismo, kiu estas plifoje hereda, sed ĝi povas iĝi per lezoj aŭ per drogoj. Okuloj, vida nervo kaj altaj centroj en cerbo povas esti vundigitaj. Cerbaj centroj enhavas corpus geniculatum lateralen en talamo kaj V4 regiono.

Havigitaj perturboj diferencas de hereditaj, ekzemple ili iĝas nur en iuj partoj de vida kampo. Iuj povas resaniĝi, ekzemple kiuj estas inicitaj per drogoj, tiuj malaperas se la drogo ne estas pli en korpo. Migreno povas kaŭzi iujn perturbojn en komenco de atako.

Heredaj formoj de dikromatio ŝovas sentivecon de unu aŭ du konusetoj. Pli oftaj estas en homo mutacio de ruĝa kaj verda pigmentoj, kiuj malhelpas diferenci kolorojn en ruĝa, flava kaj verda regionoj. Tiuj tipoj estas nomitaj daltonismo, sed tiu tro simpifikas kaj malhelpas inteligentadon de tiuj tipoj.

Aliaj perturboj de kolorvidado estas pli raraj. Al tiuj apartenas kolorblindeco kaj blu-flava tipo. En kolorblindeco koloroj ne estas rekoneblaj, kiel en nigraj-blankaj fotoj kaj filmoj.

Klasifikado[redakti | redakti fonton]

Koloroj de ĉielarko kun normala kolorvidado
Koloroj de ĉielarko kun protanopio látja
Koloroj de ĉielarko kun deŭteranopio
Koloroj de ĉielarko kun tritanopio

Perturboj de kolorvidado povas esti:[7][8]

  • Havigitaj
  • Heredaj

Ĝiaj ĉefaj tipoj estas monokromazio, dikromazio kaj trikromataj anomalioj.[7]

Kolorblindeco[9] havas du tipojn, unu kun konusetoj (monokromazio) kaj unu sen konusetoj (akromatopsio). Kun kolorblindeco oni povas vidi nur lumecon, sed kolorojn ne.

Monokromazio egalas du severajn anomaliojn, kiuj ŝovas sentimecon de konusetoj ĉirkaŭ unu koloro. Akreco de vidado estas normala, elektoretinogramo kaj elektro-okulogramo estas normalaj.[10]

Akromatopsio estas severa kaj rara, kaj oni rigardas ĝin kiel malsano, ĉar ĝi venas kun malgranda vidakreco, la ulo povas vidi malklare.[10]

Dikromazio estas severa anomalio, unu koloro estas malbone videbla, ĉar unu tipo de konusetoj havas ŝovitan sentimecon. Praktike la ulo vidas per du bazaj koloroj. Ĝi povas esti protoanopio (ruĝa), deŭteranopio (verda) aŭ tritanopio (blua). Proto- kaj deŭter-anopioj herediĝas en X-a kromosomo, tritanopio alie; do ĝi estas maldependa de sekso. Tritanopio estas la plej severa kaj plej rara, ĉar en tiu perdiĝas la plejaj nuancoj. En protoanopio ruĝaj nuancoj similas al nigra, en deŭteranopio ruĝa kaj verda koloroj estas similaj. Ĝiaj ofteco estas je 1%.[10]

Anomalioj povas esti mildaj kaj severaj, ne estas limo inter variaĵoj de normala kolorvidado, anomalioj kaj dikromazio. En anomalioj oni havas alternativan kolorvidadon, iuj koloroj havas malpli grandan regionon en spektro, sed praktike restas tri bazaj koloroj.[9] La tipoj estas protoanomalio (ruĝa), deŭteranomalio (verda) kaj tritanomalio (blua); protoanomalio kaj deŭteranomalio herediĝas en X-a kromosomo, tritanomalio alie; do ĝi estas maldependa de sekso. La plej ofta estas deŭteranomalio kun 5%, tritanomalio estas rara.[10]

Heredaj perturboj[redakti | redakti fonton]

Ĉiu tipoj de perturboj de kolorvidado povas esti hereda.

Kolorblindeco[redakti | redakti fonton]

Kolorblindeco estas stato, en kiu nur lumeco estas videbla, koloroj ne estas distingeblaj.[11] Ĝi havas du formojn:

Akromatopsio estas kolorblindeco sen konusetoj. Konusetoj ne estas en retino, aŭ ili ne funkcias. Vidakreco estas kutime inter 20/50 kaj 20/400, precipe en normale intensa lumo. Karaktera estas sentimeco kontraŭ lumo. Ĝin ofte akompanas miopio.[12] En Pingelap insulo (ŝtato Pohnpei, Mikronezio) 1/12 de loĝantoj havas tiun formon. En la 18-a jarcento estis ŝtormo, kiun malmultaj loĝantoj travivis, kaj unu viro heredis akromatopsion. Hodie 30% de loĝantoj heredas ĝin.

La vorto akromatopsio estas ankaŭ uzita interŝanĝe kun kolorblindeco, sed pleje oni pensas pri hereda kolorblindeco sen konusetoj.

Monokromazio estas stato, en sentimeco de konusetoj ŝovis ĉirkaŭ unu koloron. La ulo vidas kun normala vidakreco ankaŭ tage. Tiu estas pleje ĉirkaŭ 440 nm (blua).

Tiuj estas konfuzeblaj kun havigita agnosio de koloroj aŭ cerba akromatopsio. La ulo ne povas distingi kolorojn, kiujn liaj okuloj vidas. Iuj aŭtoroj ne rigardas tiujn kiel kolorblindeco, ĉar ili estas agnosiuloj.

Dikromazio[redakti | redakti fonton]

Uloj kun protoanopio, deŭteranopio kaj tritanopio estas praktike dikromatoj, do ili vidas kolorojn, kiuj estas mikseblaj el du koloroj. Kun protoanopio kaj deŭteranopio ne estas diferenco inter ruĝaj, oranĝaj, flavaj kaj verdaj koloroj; kune oni nomas ilin daltonismo. Pleje ili konas, ke ili vidas alie, kaj ĉiŭtage havas problemojn ligitajn al tiu. En ĉielarko ili vidas ankaŭ blankon, oni nomas tiun ondolongon kiel neŭtrala punkto.

En protanopio ruĝaj, oranĝaj, flavaj kaj verdaj koloroj havas malgrandan lumecon, ruĝaj nuancoj estas malhelgrizaj. Ili ne vidas ruĝan koloron de semaforoj, sed ili povas lerni diferenci tiujn kolorojn laŭ lumeco. La alia flanko de spektro kun bluo, violo kaj purpuro estas blua; la disiganta neŭtrala punkto estas ĉirkaŭ en limo de ciano kaj verdo (ĉirkaŭ 492 nanometro). Ili vidas rozkolorajn florojn ankaŭ blue.

Estas homoj, kiuj havas protanopion nur en unu okulo. Ili vidas kolorojn kun mallongajn ondolongojn (ruĝaj, oranĝaj, flavaj kaj verdaj koloroj) flave, longajn ondolongojn (bluo, violo kaj purpuro) blue. Longecoj estas donita tie relative al la neŭtrala punkto.

En deŭteranopio oni simile ne povas distingi ruĝaj, oranĝaj, flavaj kaj verdaj kolorojn ĝis neŭtrala punkto, sed tiuj ne estas mallumaj. La neŭtrala punkto estas ĉirkaŭ 498 nanometro, en verda regiono. Ruĝaj, oranĝaj, flavaj kaj verdaj koloroj ĝis neŭtrala punkto estas flavaj, verdo ekde neŭtrala punkto kaj bluo, violo kaj purpuro estas bluoj. Tiujn pruvis homoj, al kiuj unu okulo estas deŭteranopa.

Oni provis diagnozon de John Dalton per genetika analizo post 151 jaroj de lia morto.

Tritanopio estas maldependa de sekso, sed ĝi estas pli rara. Oni ne povas distingi flavan kaj bluan kolorojn. Ili havas neŭtralan punkton ĉirkaŭ 570 nm, en flava regiono. Oni vidas ruĝaj, oranĝaj kaj flavaj kolorojn ĝis neuxtrala punkto ruĝe, flavon post neŭtrala punkto, verdon, bluon, violon kaj purpuron verde. Jeremy H. Nathans trovis genon de blua pigmento en 7-a kromosomo, kaj esti tritanpion simplan ŝanĝon. (2006, Howard Hughes Medical Institute).

Anomalia trikromazio[redakti | redakti fonton]

En anomalia trikromazio oni vidas iujn kolorojn alie ol la plimulto. Severa anomalio povas esti dikromacio aŭ kolorblindeco. Kun protoanomalio oni bezonas pli ruĝan, deŭteranomalia ulo pli verdan koloron por flava koloro. Tiuj malofte okazas problemojn; oni povas pripensi tiun, se aliuloj vidas iujn kolorojn alie, aŭ la infano ne certas pri iuj koloroj. Nur testoj kaj anomaloskopo povas pruvi tiujn.

Anomaloskopo estas ĝustita al standarda flava koloro. Oni povas miksi tiun koloron el ruĝa kaj verda koloroj. Oni povas kompari tiun kun referencio. Se en publiko estas multa viroj, oni povas fari eksperimenton kun kolorojn. Komence projektas verdon, kaj grade donas al ĝi ruĝan koloron. Li diras, ke oni levu sian manon, kiam vidas flavan. Plej frue deŭteranomaliaj participiantoj komencas anoncigi, frue pli severaj (kiuj ne estas dikromataj), poste mildaj. Pli kaj pli manoj leviĝas, ĝis kiam la plimulto vidas flavon. Poste malpli kaj malpli homoj anoncigas, ili estas milde protoanomaliaj. Poste igas malpli anoncigantoj, ili estas pli severaj (kiuj ne estas dikromataj). La plimulto vidas flavon de lastaj partocipantoj oranĝan. La testo bezonan multan virojn, cetere oni eble ne trovas anomaliajn partocipantojn, kaj la demonstrado ne sukcesas.

Protanomalio reduktas sensiblecon por ruĝa koloro, ĉar sensibleco de la ruĝa pigmento moviĝis en direkto de verda. Ruĝa fino de spektro mallumas. Ruĝa, oranĝa kaj flavaj regionoj estas mallarĝaj, iuj miksitaj koloroj estas aliaj ol por plimulto, ili vidas malpli nuancojn. Ĝi estas ligita al sekso. Ĝia ofteco estas 1% ĉe viroj, 0,01% ĉe virinoj.[13]

Deŭteranomalio estas simila, sed ruĝa fino de spektro ne mallumas. Sensibleco de la verda pigmento moviĝis en direkto de ruĝa. Ruĝa, oranĝa kaj flavaj regionoj estas pli ruĝaj. Oni vidas malpli nuancojn en mallarĝaj ruĝa, oranĝa kaj flavaj regionoj, kaj iuj miksitaj koloroj estas aliaj ol por plimulto. Ekzemple nokte malhelaj verdaj aŭtoj igas pli frue nigra. Ĝi estas ligita al sekso. Ĝia ofteco estas 6% ĉe viroj, 0,04% ĉe virinoj.[13]

Tritanomalio reduktas sensiblecon por blua koloro, ĉar sensibleco de la blua pigmento moviĝis en direkto de verda. La blua regiono estas mallarĝa. Ĝi estas la plej malofta anomalio.[13] Ĝi herediĝas en 7-a kromosomo, OMIM gena kodo estas 304000 “Colorblindness, Partial Tritanomaly”.[14] Az OMIM génkód 304000 “Colorblindness, Partial Tritanomaly”.[15]

Aperaĵo[redakti | redakti fonton]

Multa homoj vidas kolorojn alie ol la plimulto. Proporcioj variagĝas laŭ regionoj, specoj kaj nacioj. En Aŭstralio, 8% de viroj, 0,4% de virinoj;[16] en Usono, 7% de viroj kaj 0,4% de virinoj vidas ruĝan kaj verdan kolorojn similie aŭ alternative.(Howard Hughes Medical Institute, 2006) Iuj forbaritaj regionoj povas ofti perturboj de kolorvidado. Estas ekzemploj en Finnlando, Hungario kaj skotaj islandoj. 95% de perturboj de kolorvidado estas anomalioj de ruĝa aŭ verda pigmento; blua kolorblindeco estas tre rara.

Rekonado[redakti | redakti fonton]

Ekzempla imago el Ishihara testo. Oni povas vidi nombron "74" kun bona kolorvidado bone. Oni povas kun anomalio vidi "21", kaj kun akromatopsio ne estas nombro videbla

Oni ekzaminas ruĝajn-verdajn perturbojn per Ishihara testo. Tiu enhavas imagojn komponitaj el malgrandaj punktoj. Oni povas rekoni imagojn nur laŭ koloroj, ne laŭ heleco. Normalvidantoj povas vidi la nombrojn aŭ figurojn, sed kolorvidaj perturboj kaŝas ilin. Plena testo enhavas pli kombinadojn, kiu eblas pli precizan rekonadon de tipo de perturbo.

Originale la testo enhavas nur nombrojn, do infanoj kiuj ne povas legi nombrojn ne povas uzi ĝin. Oftas opinio, ke oni devus frue testi infanojn kiam ili ne decidis pri ilia profesio, ĉar poste ne estos traŭmo ke ili devas lerni alian. Tiuj povas okazi severajn spikajn problemojn kaj traŭmatojn. Do oni ellaboris aliajn imagojn kun simplaj geometraj figuroj kaj simboloj kiel cirkloj, kvadratoj kaj aŭtoj.

Anomalioj de ruĝaj aŭ verdaj pigmentoj estas rekoneblaj per anomaloskopo, pri kiu ni skribis pli frue.

Oni uzas klinikajn testojn por esti facilaj, rapidaj kaj povu efike klasifiki la perturbojn, elfiltrantan erarojn. Esploroj bezonas pli fleksiblajn testoj ĉar ili volas fari grandajn datumbasojn, indentigi sekcantojn kaj mezuri la plej malgrandajn mezureblajn diferencojn (ekzemple [1] Arkivigite je 2020-01-13 per la retarkivo Wayback Machine).

Helpo kaj korektado[redakti | redakti fonton]

Oni ne povas resanigi perturbojn de kolorvidado, sed oni povas korekti ilin per kolorfiltroj. Okulistoj rekomendas ofte ruĝan filtorn por dominanta okulo, kiu helpas plenumi testojn. efiko de filroj similas al ruĝa-bluaj okulvitroj: proporcio de iuj ondolongoj pligrandigas.

Estas programo, kiu helpas vidi kontentojn. En Gnome Desktop ĝi estas uzebla per gnome-mag kaj libcolorblind paketoj. La uzanto povas aktivigi kaj alĝusti kolorfiltrojn. Per tiu la uzanto ankaŭ povas vidi nombrojn en Ishiara-testo.

Konsekvoj[redakti | redakti fonton]

Uloj kun perturboj de kolorvidado havas problemojn kun kolorkoditaj informoj; do bona grafika projekto uzas ne nur koloroj aŭ kontrastojn. Tiu helpas inteligi ĝin ankaŭ por la plimulto. En Interreto per CSS eblas difini alternativan kolorskemon. Generatoroj, ekzemple [2] eblas, ke oni kun bona kolorvidado vidu same kiel kiu havas ian perturbon de kolorvidado.

Kutima kolorado de mapoj estas ambaŭ problemaj ĉar se verda kaj oranĝa samas, la mapo ne estas uzebla.[17]

La perturboj povas dependi de materio kaj grandeco de pecoj, prefere se oni estas en limo de anomalio kaj dikromatio. Povas esti, ke li ne povas diferencigi iujn kolorojn en papero, sed en ekrano jes. Iuj povas pli bone diferencigi kolorojn en akrilo aŭ plasto, on en papero aŭ ligno. Eblas, ke maldika lineo estas nigra, sed samkolora dika lineo havas la farbon.

Se oni bezonas tre rapide informojn, la kolorvidado povas elŝaltiĝi. Oni devas respekti tiun se oni desegnas urĝaĵajn bremsojn kaj telefonojn.

Antaŭjuĝo kaj kompensado[redakti | redakti fonton]

Ulo kun kolorvida perturbo vidas iujn kolorojn same, sed ne interŝanĝas ilin. Tiu kiu interŝanĝus kolorojn, kaj vidas grason ruĝe kaj STOP-signojn verde, ne estus rekonita per Ishiara-testoj, ĉar li vidus ĉiun nombrojn. Uloj kun deŭteranopio ofte interŝanĝas ruĝajn kaj verdajn objektojn, kaj ne povas diferencigi ruĝan kaj verdan trafiklumojn. En kazo de protoanomalio helpas iom, ke ruĝa estas pli malluma, sed ankaŭ ili ne povas diferencigi malluman grizon, nigron kaj ruĝon. Oni demonstras tiun per pomoj:

Pomo kun normala kolorvidado kaj deŭteranopio

Anomalioj gvidas atendon al teksturoj kaj formoj, do oni kun ia anomalio povas pli bone rekoni kamuflon (vestaĵon, reton), kaj povas pli frue solvi enigmojn, en kiuj la bildo enhavas kamuflitajn partojn.[1] Ili vidas la du pomojn malsame, ĉar la desegnaĵo estas alia.

Iuj dikromatuloj vidas ruĝan kaj flavajn lampojn simile. Verda kaj natriumlampoj similas al malpura lumo. Tiu povas esti hazardo en rapidvojoj. En Unuiĝinta Reĝlando koloroj de trafikumoj estas tre karakteraj.

Foje oni nomas ĉiun kolorblindan, kiuj havas iun ajn kolorvidan perturbon. Plena kolorblindeco estas rara; multe pli oftaj estas anomalioj, en kiuj oni vidas malpli bone diferencon en ruĝa-verda akso ol en flava-blua akso.

Iuj neniam havas problemojn en vivo, nur la testoj povas montri ilian perturbon.

Laboro[redakti | redakti fonton]

Oni kun ia perturbo de kolorvidado povas aŭ estas malpermesita fari iujn laborojn. Ĝuste rekoni farbojn povas esti gravas parto de laboro aŭ de sekureco.

Iuj landoj malpermesas stiradon por uloj kiuj havas iujn perturbojn de kolorvidado, precipe kun daltonismo aŭ kolorblindeco. Ekzemploj estis aŭ estas Singapuro antaŭ 1990, Rumanio kaj Turkio.[18] En Rumanio oni iniciatis ĉesadon de la malpermeso.[19] Oni pravigas la malpermeson tial, ke la uloj kiuj ne vidas kolorojn ĝuste, ne povas rekoni kolorajn semaforojn.

En iuj landoj kolorvidaj perturboj malhelpas igi piloto. En aliaj landoj, ekzemple en Usono oni kun milda anomalio povas tiun.[20] Oni bezonas rekoni multan kolorajn kodojn, sed nur malmulta estas kritikaj, kaj oni povas rekoni ilin kun milda anomalio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Dalton J, 1798 "Extraordinary facts relating to the vision of colours: with observations" Memoirs of the Literary and Philosophical Society of Manchester 5 28-45
  2. Morgan MJ, Adam A, Mollon JD. "Dichromats detect colour-camouflaged objects that are not detected by trichromats." Proc Biol Sci. 1992 Jun 22;248(1323):291-5. PMID 1354367.
  3. Onishi, A., Koike, S., Ida, M., Imai, H., Shichida, Y., Takenaka, O., et al. (1999). Dichromatism in macaque monkeys. Nature, 402,139-140.
  4. http://www.hirado.hu/2014/11/01/jobb-helyzetbe-kerulhetnek-a-szintevesztok/
  5. Jordan G, Mollon JD.,A study of women heterozygous for colour deficiencies. Vision Res. 1993 Jul;33(11):1495-508.
  6. Online Mendelian Inheritance in Man (OMIM) database ĉe Johns Hopkins University
  7. 7,0 7,1 "Color Blindness." University of Illinois Eye Center, Department of Ophthalmology and Visual Sciences. Accessed September 29, 2006.
  8. Kokotailo R, Kline D. "Congenital Colour Vision Deficiencies." Arkivigite je 2011-04-30 per la retarkivo Wayback Machine (el Retarkivo 20110430051417) University of Calgary, Department of Psychology, Vision & Aging Lab. Accessed September 29, 2006.
  9. 9,0 9,1 "Guidelines: Color Blindness." Tiresias.org. Accessed September 29, 2006.
  10. 10,0 10,1 10,2 10,3 Cassin, B. and Solomon, S. Dictionary of Eye Terminology. Gainsville, Florida: Triad Publishing Company, 1990.
  11. Byrne A, Hilbert D. "A Glossary of Color Science." Arkivigite je 2015-10-04 per la retarkivo Wayback Machine Originally published in Readings on Color, Volume 2: The Science of Color. (MIT Press, 1997). Accessed November 7, 2006.
  12. *Weiss AH, et al 1989. "Blue cone monochromatism" J Pediatr Ophthalmol Strabismus. 1989; 11: 315-7
  13. 13,0 13,1 13,2 Kalloniatis, Michael and Luu, Charles Psychophysics of Vision: The Perception of Color. Arkivita el la originalo je 2007-03-06. Alirita 2007-04-02. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-03-06. Alirita 2018-09-08.
  14. Montgomery, Ted M., O.D.. The Macula. Alirita 2007-04-02.
  15. Disease-causing Mutations and protein structure. UCL Biochemistry BSM Group. Alirita 2007-04-02.
  16. Colour blindness. Better Health Channel. Arkivita el la originalo je 2015-10-19. Alirita 2007-04-02. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-10-19. Alirita 2018-09-08.
  17. Példa térkép
  18. Colour blindness treatment. World Eye Centers Istanbul. Arkivita el la originalo je 2009-06-18. Alirita 2009-07-05. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-06-18. Alirita 2018-09-20.
  19. Petition to European Union on Colorblind’s condition in Romania. Alirita 2007-08-21.
  20. Aerospace Medical Dispositions - Color vision. Alirita 2009-04-11.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Jameson K.A., Richer color experience in observer with multiple photopigment opsin genes, Psychomomic Bulletin & Review, 2001, 8(2),244-261

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo A színlátás zavarai en la hungara Vikipedio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]