Perfekta civitano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Perfekta Civitano
Aŭtoro Sándor Szathmári
Eldonjaro 1964
Aliaj eldonoj 1988
Urbo La Laguna (por la eldono de 1964)
vdr

Perfekta Civitano [1]) estas titolo de novelo kaj de novelaro de la hungara verkisto Sándor Szathmári. Estas eldonoj en La Laguna, 1964, kaj en Budapeŝto, 1988. Kelkaj el la unuaj kolektitaj noveloj temas pri etoso de scienc-fikcio pri mondo kie regas maŝinoj. Poste sekvas noveletoj kaj rakontoj kiu rekreas etosojn el la Biblio, la Klasika Epoko, kaj historiaj momentoj kiaj la Hispana Imperio. Aliaj temas pri parodioj de politika, aŭ literatura etosoj, ludoj pri familiaj aŭ amapartneraj aferoj ktp. Kelkaj ĉefe ĉe la fino estas iom kontraŭvirinaj.

La suba priskribo sekvas la eldonon de 1988 fare de Hungara Esperanto-Asocio.

Noveloj[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.
  • 1.- Maŝinmondo. Apokalipsa vizio de mondo kie maŝinoj pli kaj pli enpoviĝas ĝis anstataŭi ĉiun homan povon. La kono de estonteco venas al rakontisto pere de H. G. Wells kiu venas kelkajn fojojn viziti lin el diversaj momentoj de la pasinto kaj de la estonto. Poste ili parolaĉas pri materio kaj aliaj aferoj.
  • 2.- Dokumentoj pri la historio de la kompofono. El estonteco postatoma iuj klopodas kompreni antaŭatoman vivon kun humorajn miskomprenajn rezultojn. Oni montras arkeologe dialogon tre abstraktan pri muziko. Oni montras maŝinon kiu rekte komponas sur matematika bazo kaj enmetitaj sugestoj. Ĝi estis tialo de reveno de amatino al kompofonisto sed kiam ŝi konstatas, ke temas pri maŝino ŝi seniluziiĝas. Ankaŭ la tuta arto de la homaro perdiĝas antaŭ la kompreno ke eblas komponi fare de maŝino.
  • 3.- Honorigo. Soldatonto kiu klopodas montriĝi malklera kaj maltaŭga por eviti esti sendita al militservo malsukcesas ĉar maŝinoj jam detektas ĉion tion kaj eĉ renversas la tutan vivon.
  • 4.- Genezo. Parodio de la mondokreo. Post po unu bona kreaĵo fare de Dio, la diablo kreas malbonan; ekzemple post luno mallumo. Fine ili kunlaboras por krei la homon, kiu estas bona kaj malbona.
  • 5.- Kain kaj Abel. Dekomence ili vivis pace, sed poste ili armiĝis ĉar ili ambaŭ temis, ke la alia rompos pacon. Tiele fine oni mortigis Abel. Poste la hanokanoj same mortigis Kain. Poste Hanok iĝis tirano kaj brunaj opoziciantoj malpaciĝis kontraŭ blonduloj.
  • 6.- Perfekta civitano. Fabius ricevis de reĝo Gladion mendon konstrui perfektan civitanon. Li montras al la monarko roboton kiu ne manĝas, ne pensas, nur ripetas kaj eĉ akceptas esti piedfrapita; sed li konstatas, ke temas pri vera persono. Ja personoj estas tiaj, anstataŭ maŝino.
  • 7.- La falsa auguro anstataŭ pardonita estas mortopunita ĉar antaŭdiris detruon de Atlantis, "unu monaton antaŭ ĝia subakviĝo" (p. 149).
  • 8.- Pythagoras antaŭ la tirano Korpulentos malakceptas retiri el sia fama teoremo eĉ nur unu kateton. La gravuloj de la urbo kontraŭas. Li iros al ekzilo al Metapontio kie ankaŭ oni klopodos retiron de la teoremo. Pythagoras kun sia disĉiplo Eŭristhetos fuĝas al malamika Syrakusai, kies estro Gelon ordonos devige kaj perforte akcepti la tezon, ĉar li atentas nur pri la obeo al la ordono. En Sardeso ankaŭ Artaphrenes prifajfas la teoremon. En Ateno oni klopodas elpreni tezon el la teoremo, kaj oni konsideras ĝin ia tiraneco, parte pesimisma, ĉar ne permesas futuran triangulon eksterteza. Post ĉio tio ili ekziliĝas ĉe malamikaj persoj kaj Eŭristhetos komplotis ke la teoremo iĝu simbolo de konkeritaj urboj kaj poste de la ribelo de grekoj eĉ ĉe Maratono.
  • 9.- Logos. Filozofa dialogo inter klasikuloj pri regado, ŝtatoj kaj rego far menso. Fine oni malkovras, ke temas pri sklavoj tiuj kiuj dialogas, kaj perforte oni pelas ilin al la laboro.
  • 10.- La guarbo. Naiva indiano Jaguarpiedul estas trompita de ŝamano. Kontraŭ ofero de filino, li ricevis magian guarbon, kies florado anoncos feliĉon. La konkerinta azteko Tloaped elprenis tiun guarbon, dum Jaguarpiedul estis buĉoferita. Poste venis hispanoj kaj Tloaped estis murdita dum Botallo havigis al si la arbon. Poste alia hispano ankaŭ permurde ekposedis la arbon. Sinsekvas pluraj posedantoj kiuj profitas el murdo de la antaŭa posedanto ĝis epoko de Sendependo.
  • 11.- Superstiĉo. En Salamanko dialogo pri alkemio, Kristoforo Kolumbo, Atlantiso, la lando de pastro Johano, fantastaj bestoj ktp. Oni hipotezas ĉu Kolumbo trafis ion el tio. Alvenis Kolumbo, kiu seniluziigas ilin per rakonto ke li trafis nenion el tiuj fikciaĵoj. Li montris nur terpomon, kiu same seniluziigis ilin.[2]
  • 12.- Vincenzo. Du fratoj diskutas pri ekzisto de Sankta Nikolao. La aĝa estas Vincenzo kaj ŝajne kredas; la juna ne, estas Galileo. Poste letero de matura Galileo al disĉiplo Benedikto. Li rakontas malfacilaĵojn por montri la veron, kaj seniluziiĝon kiam papiĝis Urbano Barberini. La frato Vincenzo ne helpis, sed profitis por kardinaliĝi. La nova papo volas nur penton de Galileo kaj Vincenzo aliĝis al tio.
  • 13.- Muŝoj. Parodio de politikaj polemikoj. Muŝoj volas iĝi abeloj, aliaj ne.
  • 14.- Brakhorloĝo. Iu kiu ne havas brakhorloĝon rigardas ĝin konstante.
  • 15.- Feliĉa amo. Feliĉega par-amo. Kiam li devas pensi am-leteron, li konstatas ke ŝi devas lasi liberon al li, do li decidas edzinigi ŝin.
  • 16.- La fluidumo de la ĉiovido. Fantomo plendas antaŭ animvidisto majstro Pythius pri sia malfacila vivo. Tiu rakontas pri sia fuŝa profesio ĉarlatana. La fantomo provizas per fluidumo kiu vere divenigos lin. Matene li surprizas sian sekretarion ĉar li nun vere divenas absolute ĉion, kio iĝos problemego.
  • 17.- Urania. Babilado kun spiritisto Camille Flammarion, animoj, bildoj ktp. Urania portis la rolulon al galaksioj. Abstraktaĵoj pri la mondo.
  • 18.- Supermilaj noktoj. Laŭ la stilo da la Milo kaj unu noktoj Ŝahrazad rakontas historion de la davaĝikoj. La kalifo kun la veziro vizitas bazaron sekrete kaj akvovendisto rakontas historion de la ĝino Gin-Gin kiu "donis" al li ĉiaman feliĉon kontraŭ sia tiama riĉo. La davaĝikoj estas banditoj kiuj rabas homojn kaj humiligas ilin per montrado de la pugo kaj ĉu io pli.
  • 19.- Liriko. La protagonisto observas la ĉirkaŭon por esti psikoanalizita de konatulo, kiel taksas lin mallirikulo. Poste alia legas la liston de observoj kaj konsideras ĝin lirikega poemo, kiu estas tiele publikigita. Ankaŭ optimisto, movadano, poetino kaj multaj aliaj uzas la poemon ŝanĝinte titolon kaj cirkonstancojn.
  • 20.- Mistika profundo. Pri la animo, ĉu de virinoj. Dessa rakontas al sia nuna amato pri siaj iamaj amantoj kaj pri la tialoj de la amĉesoj. Kiam ŝi proponis al li submaran nupton (li estas skafandristo) ŝi seniluziiĝas dum unua merĝo.
  • 21.- Du maksimoj. Dro. Bonda rimarkis pri malcerteco pri fideleco de virino antaŭ ŝia morto. La konsilito konstatas ke fakte eĉ post ŝia morto.
  • 22.- Enciclopeditis. En enciklopedio oni perdiĝas, oni iras el unu koncepto al alia, oni lernas pri multo, kio finfine utilas al nenio.[3]
  • 23.- Budapeŝta ekzameno. Du profesoroj el la Budapeŝta Skolo ekzamenas Zamenhof-on, kiu respondas malĝuste sed ĉiukaze ricevas diplomon.
  • 24.- Donna Juana. Parodio de scienc-fikcio (eĉ aperas Szathmari mem). Oni povas vojaĝi al Pluto per dismeto kaj kunmeto de atomoj en unu momento. Oni parolas pri lumrapido, ampremo fare de virinoj, ĵusaj mondoj, kapotransplanto ktp.
  • 25.- Tria preĝo de Pygmalion. Cypra reĝo atingas de la dio vivigon de bela skulptaĵo kiu iĝas virino kaj lia edzino, sed ŝi kapricemegas kaj la reĝo liberigas ŝin. Ŝi havas multajn amantojn sed ĉiujn forigas aŭ ili foriras pro ŝia kapricemo. Per dua preĝo Pigmaliono rekonvertas ŝin en diina statuo. Per tria deziras ka ŝi restu porĉiame diina statuo kaj ne revenu inter mortontoj.
  • 26.- La barbaro. Dum la Unua Mondmilito usona serĝento elŝiras korojn de mortintaj venkitaj germanoj. Antaŭ oficiro li justigas sin per sia azteka deveno kaj racie. La oficiro konsultas kun kolonelo kaj ili trovas neniun regulon malpermesantan fari tion.
  • 27.- Kuracistaj historioj. Pri kuracista moralo kiu devigas al netiommoralaj aferoj.
Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Kromaj tekstoj[redakti | redakti fonton]

La eldono de Hungara Esperanto-Asocio aldonas al la listigitaj tekstoj la jenon:

  • Epilogo de la aŭtoro je peto de la eldonisto. Mia vivo kaj verkado. Temas pri resumo de lia vivo kun aludoj al Vojaĝo al Kazohinio kaj al Maŝinmondo.[4] Sándor Szathmári resumas tiele sian idearon:
Citaĵo
 la evoluo de la teĥniko estas nehaltigebla procezo, kiun marŝigas la armea konkurado nerezisteble al la ŝtupo, kiam la homaro devas cedi al la postuloj de sia nova medio aŭ perei. (paĝo 429). 
  • Bibliografio kun indiko pri kie kaj kiam oni publikigis la diversajn tekstojn inkluditajn en Perfekta civitano,[5] kompilita de Karl Pov, kun subdividoj en:
    • A. Verkoj de Szathmári en Esperanto.
    • B. Precipaj verkoj pri Szathmári en Esperanto.
    • Ĉ. Verkoj pri Szathmári en la hungara.
    • C. Verkoj de Szathmári en la hungara.
    • D. Verkoj de Szathmári en la angla.
  • Postparolo pri Szathmári kaj lia verko de Vilmos Benczik.[6]

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Ĉi tiu nova volumo de STAFETO konsistaj el kvar malsamaj noveloj: Maŝinmondo; Supermilaj noktoj; Dokumentoj pri la historio de la kompofono, kaj Vincenzo. La epilogo — skizo pri la vivo kaj verkado de la aŭtoro, kaj gloro vestas ĉi tiun —en ĉiuj rilatoj— eksterordinaran libron; la foto de nia literatoro, kiel en intaj Beletraj Kajeroj, ornamas la postkovrilon.

En «Maŝinmondo», kapromano duone satira, duone scienco-fikcia, sed en ĉiuj rilatoj brila kaj interesega, la aŭtoro priskribas, laŭ majstra maniero, mondon en kiu maŝinoj (halucinaj plupensmaŝinoj, juĝmaŝinoj, riparmaŝinoj, kontroljuĝmaŝino, ktp) laboras, planas, produktas, esploras, anstataŭ la homoj, kvankam sub ilia regado, ĝis kiam oni finplanas kaj fabrikas «gvidmaŝinon» kies nura direktivo estas «funkcii» plej utile por la intereso de "la popolo", tio estas: elpensi kaj realigi ĉion eblan por la komuna bono kaj eltrovi la plej utilan vojon al ĉiuj aferoj cele al la plenumo de tiu devizo. Ĉi tie, la romano, per la preskaŭ magia lerteco de la aŭtoro akiras neoftan gravon kaj profundecon ĉar la verkisto per la ora fadeno de kvazaŭ profeteca fantazio, ligita al rigora, scienca (kvankam parta, kompreneble) rezonado, tredas sinsekvan kaj logikan okazintaĵaron kiu kondukas la maŝinojn al la pereigo de la homaro (Hirtigas nian hararon la konkluda sentenco de la gvidmaŝino: La homo kiel la plej granda malhelpo de la utila kaj perfekta vivo, jam malestinĝis". Laŭlonge de la rakonto, pli-malpli kaŝe, pli malpli moke (sed ja tre serioze en la fundo) la aŭtoro skurĝas senkompate (kelkfoje ŝajnigante la kontraŭon) multajn sociajn kaj moralajn tabuojn. Tre interesaj estas liaj ideoj pri moralo, socia konduto, scienco, materio, mondo ktp .; sed bedaŭrinde, kiam li pludisvolvas la ĉefideojn preferas petoli, troigi, primoki, unuvorte: satiri, anstataŭ iri korekte kaj serioze ĝis la provizore lastajn sekvojn. Tamen, la karaktero de la libro postulas la de la aŭtoro elektitan alternativon. Sub masko de satiro ĉi tiu romano metas en la menson de la kulturita leganto demandojn kaj problemojn pri kiuj li eble ne vere konsciis ĝis nun. Sekso, vivceloj, konduto, scienca elvolviĝo, ultrasubstanca mondo, kc. estas konceptoj analizendaj de ĉies legantoj vere interesiĝanta) pri la problemoj de la homo kaj de nia epoko. En la enkonduko de William Auld, mi trovis tri vortojn kiuj unuavide povus aspekti obskuraj por multaj legantoj: seoj, sedoj kaj tamenoj. Ĉu ne estus pli klare — kvankam ne tiel bele— skribi ilin: se-oj, sed-oj kaj tamen-o j? Post «Maŝinmondo», Supermilaj Noktoj, fajna brodaĵo el orienta fantazio kaj esprima lerteco mergas nin — per Mildua, —tria kaj —kvara noktoj— en la legendan, por ĉiam malaperintan ĉarmon, de la orientaj noktoj. Laŭ imagopovo, delikate senbrida fantazio kaj interesokaptaj ecoj, ili povus esti honorplene aldonitaj al tiuj kiuj laŭlonge de ĉiuj tempoj amuzis kaj mirigis ĉiun kleran personon. «Dokumentoj pri la historio de la Kompofono», kiun la aŭtoro verkis kelkaj jaroj antaŭ ol komencis la unuaj eksperimentoj por konstrui komponmaŝinon, estas plua atesto pri la krea fantazio de la aŭtoro kaj montras la intiman rilaton kiu ekzistas inter muziko kaj matematiko. Tiun verkon sekvas la ramano Vincenzo, verkita hungare de Szathmári kaj tradukita esperantan de Dro. Kalocsaj. Al la alloga pritrakto de la temo, kiu elsorbas ĝis tralego la atenton de la leganto, kuniĝas la psikologia valoro —vera epokstudaĵo— de ĉi tiu rakonto kiu temas pri la vivo de la itala sciencisto Galileo Galilei kaj ties proceso pro lia aserto pri la rondiro de la tero ĉirkaŭ la suno.

Manko da tempo kaj spaco ne permesas al mi progresi en pluanalizon nek pli profundan komenton de ĉi tiu eksterordinara novela kvaropo, kiu laŭ kvalito kaj literatura valoro superas la plej grandan parton el la nacilingvaj literaturaĵoj kiuj konstelacias en la plej kreditigitaj landaj librovendejoj. 
— N. L. ESCARTIN. Boletín n146 (nov 1964)

kreditigitaj landaj librovendejoj. N. L. ESCARTIN

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. tiele literumita ĉe Sutton, Geoffrey 2008 : Original Literature of Esperanto, Mondial, New York, ISBN 978 1 59569 090 6, paĝo 305
  2. Tio pri la terpomo estas arkaismo, ĉar Kolumbo ne alvenis al la kontinento kaj ne konis terpomojn, sed tio ne necesas en fikcia literaturo.
  3. Ege taŭga por vikipediistoj.
  4. Paĝoj 426-430.
  5. Paĝoj 431-439.
  6. Paĝoj 440-452.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Sándor Szathmári, Perfekta Civitano, Hungara Esperanto-Asocio, Budapeŝto, 1988, 452 pp.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]