Saltu al enhavo

Pentti Haanpää

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pentti Haanpää
Persona informo
Naskonomo Pentti Mikael Haanpää
Naskiĝo 14-an de oktobro 1905 (1905-10-14)
en Leskelä, Pulkkila
Morto 30-an de septembro 1955 (1955-09-30) (49-jaraĝa)
en Iso Lamujärvi, Pyhäntä
Mortokialo Drono Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj finna
Ŝtataneco Finnlando Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo romanisto
novelisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Pentti Haanpää (naskiĝis la 14-an de oktobro 1905 en vilaĝeto Leskelä, eksa komunumo Pulkkila kaj nuna Siikalatva, mortis drone en aĝo de 49 jaroj la 30-an de septembro 1955 en la lago Iso Lamujärvi, Pyhäntä) estis finna verkisto kiu estas konata speciale pri noveloj: li sume skribis kaj publikigis proksimume 350 novelojn. Li skribis ankaŭ 10 romanojn, el kio parto estis eldonita postmorte. Pentti Haanpää dronis en la lago Iso Lamujärvi la 30-an de septembro 1955.