Parbani

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Parbani
setlejo
Administrado
Poŝtkodo 431401
Demografio
Geografio
Geografia situo 19° 16′ N, 76° 47′ O (mapo)19.26666666666776.783333333333Koordinatoj: 19° 16′ N, 76° 47′ O (mapo) [+]
Alto 347 m [+]
Areo 37,77 km² (3 777 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Parbani (Maharaŝtro)
Parbani (Maharaŝtro)
DEC
Parbani
Parbani
Situo de Parbani
Parbani (Barato)
Parbani (Barato)
DEC
Parbani
Parbani
Situo de Parbani

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Parbhani [+]
vdr

Parbani, marate परभणी Pri tiu ĉi sono aŭskulti estas urbego, ankaŭ municipo en federacia ŝtato Barato, en subŝtato Maharaŝtro, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas la sidejo. La loknomo ricevis sian nomon de dio Parvatio.


Demografio[redakti | redakti fonton]

Parbani havis populacion de 307 170 en 2011 kun legopovo 84%.

Stacidomo de Parbani

Geografio[redakti | redakti fonton]

Parbani situas en alto 347 metrojn super la marnivelo. Nanded troviĝas 57, Latur 98, Bid 111, Ĝalna 112, subŝtata ĉefurbo Mumbajo 416, tutlanda ĉefurbo Delhio 1043, Kolkato 1259 kilometrojn (aere) [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Parbani estis establita en 1610 (antaŭ Kristo). Baldaŭ islamaj sultanoj regis 650 jarojn. Tiu erao estis aligita al la jam sendependa Barato nur en 1948. Ekde 1960 ĝi estis laŭjure parto de Maharaŝtro.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

En ĉirkaŭaĵo de Parbani la grundo estas tre fekunda, profunda kaj riĉa je nutraĵoj. La ekonomio plejparte dependas de la agrikulturo, kaj agrokomerco, la industrio preskaŭ ne ekzistas.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

En Parbani la oficiala lingvo estas la marata lingvo.

Eduko[redakti | redakti fonton]

Parbani estas hejmo de agrikulturauUniversitato, krome aliaj kampusoj funkcias.

Religioj[redakti | redakti fonton]

En Parbani vivas laŭ religioj hinduoj (45%) kaj islamanoj (41%), iomete budhanoj (9%). La ĝainistoj kaj la kristanoj estas malpli ol 1%.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Parbani situas en Duonarida klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen (BSh). Jare pluvas po 963 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter junio-septembro pli ofte pluvas (pro la musono). La meza ĉiujara temperaturo varias inter 20-34 °C.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

En Parbani renkontiĝas 6 vojoj el ĉiuj direktoj kaj 3 fervojaj linioj. En la urbo aŭtorikiŝoj liveras la pasaĝerojn, ekster la urboj jam aŭtobusoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • preĝejoj
  • monumento pri libereco
  • jara festivalo

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans