Pagajsurfado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pagajsurfanto
Pagajsurfantino

Pagajsurfado estas formo de surfado sur surfotabulo kiu estas minimume dek futoj (3 metroj) longa kun pagajo.

Kontraŭe al ordinara ondorajdado, sur kiu oni pagajas kuŝante aŭ surgenue per la brakoj, oni uzas pagajon. Tiu pagajo estas proksimume 180 cm ĝis 230 cm longa. La surfanto staras dum la pagajado sur la surfotabulo. La pagajo povas esti farita el ligno, plastoaluminio kaj povas flosi.

La uzata surfotabulo estas inter 2,5 kaj 4,5 metroj longa kaj havas volumenon de minimume 120 ĝis maksimume 300 litroj, pro kio la surfanto staras sufiĉe stabile sur la tabulo sen defali de ĝi.

Oni povas pagajsurfi sur grandaj kaj malgrandaj ondoj kaj ankaŭ sur internaj akvoj kiel lagoj, riveroj kaj kanaloj.