Pacifika ardeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Pacifika ardeo
Pacifika ardeo, en Edithvale, Melburno, Aŭstralio
Pacifika ardeo, en Edithvale, Melburno, Aŭstralio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Ardeedoj Ardeidae
Genro: Ardea
Specio: A. pacifica
Ardea pacifica
(Latham, 1801)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Pacifika ardeo, Blankakapa ardeo aŭ malpli precize sed pli disvastigate Blankakola ardeo (Ardea pacifica), troviĝas ĉefe en Aŭstralio (escepte ĉe la plej aridaj regionoj centrokcidentaj) sed ankaŭ tra Novgvineo kaj Tasmanio, kaj ĝi estas vaganto al Novzelando.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Pacifika ardeo inter arboj.
Fluganta ardeo montrante tipan ardean flugmanieron nome kun faldita kolo kaj etenditaj kruroj.

Ĝi estas relative granda kaj fortika ardeo, 76 ĝis 196 cm longa kun enverguro de 147 ĝis 160 cm kaj pezo de ĉirkaŭ 860 gramoj.[1] apenaŭ estas seksa dimorfismo. Estas ardeo kun malhelaj ardezgrizaj flugiloj kaj korpo, kaj blankaj kapo (sen malhela supraokula plumotufo de aliaj ardespecioj) kaj ardelonga kolo (kun antaŭaj malhelaj liniaj punktoj anstataŭ tutlinioj). La kruroj estas malhelbrunaj al nigrecaj. La irisoj helaj. La beko longa, pintakra harpuneca kaj malhela kun pli hela nuanco en suba makzelo kaj malhela mallarĝa brido ĝis la okulo.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Ties habitato ĉefe estas nesalakvaj humidejoj kaj humidaj herbejoj.

Ili manĝas fiŝojn, ranojn, insektojn kaj reptiliojn.

Ili nestumas en mortintaj aŭ vivantaj arboj asociaj kun nesalakvaj humidejoj. En kolonioj povas reproduktiĝi ĉe aliaj ardeoj, kormoranoj, ibisoj kaj aliaj vadbirdoj.

Ili povas vivi ĝis 30 jarojn.

Statuso[redakti | redakti fonton]

Disvastigata tra ties granda teritorio, la Pacifika ardeo estas pritaksata kiel Malplej Zorgiga ĉe la IUCN Ruĝa Listo de Mincataj Specioj.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Higgins, paĝo. 955
  2. Ardea pacifica[rompita ligilo], IUCN Ruĝa Listo

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]