Pacfosto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Esperantistoj ĉe 16-lingva pacfosto en Seatlo, en 2006, dum NOREK; apudas pli modesta, nur-angla pacfosto

Pacfosto estas fostforma instalaĵo portanta la mesaĝon Paco regu sur la tero (la t.n. Monda pacpreĝo), kutime en la loka aŭ landa lingvo kaj ankaŭ ĝenerale en pluraj aliaj lingvoj.

La ideon de la Pacfosto elpensis la japano Masahisa Goi en 1955. La unuaj pacfostoj ekster Japanujo instaliĝis en 1983. Hodiaŭ la projekton disvastigas kaj subtenas la Monda Pacpreĝa Societo. Ĝis nun pli ol cent mil pacfostoj estas instalitaj en pli ol 180 landoj. La fostoj mem kaj la surskribaĵoj troviĝas en plej diversaj stiloj kaj materialoj, jen el granito, jen el ligno, jen el plasto, kun jen gravurita, jen presita, jen bele pentrita teksto. Ili povas esti grandaj (unu en Janesville (Viskonsino), Usono, altas proksimume 15 metrojn.

Pacfostoj instaliĝis en rimarkindaj lokoj (ekz-e ĉe la Pacparko en Hiroŝimo, apud la piramidoj en Egiptujo, kaj ĉe la norda magneta poluso); ankaŭ multaj komunumaj parkoj, preĝejoj ktp havas ilin.