Otto Gildemeister

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Otto Gildemeister
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1823 (1823-01-01)
en Bremeno
Morto 1-an de januaro 1902 (1902-01-01) (79-jaraĝa)
en Bremeno
Lingvoj germanaanglaitala
Ŝtataneco Germanio
Familio
Patro Johann Karl Friedrich Gildemeister
Frat(in)o Karl Gildemeister
Okupo
Okupo lingvistoĵurnalistoverkistopolitikistotradukistoredaktoropublikigisto
vdr

Otto GILDEMEISTER (naskiĝinta la 13-an de marto 1823 en Bremeno, mortinta la 26-an de aŭgusto 1902 samkloke) estis germana politikisto, ĵurnalisto kaj tradukisto. Lia frato estis la arkitekto Karl Gildemeister.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de senatoro Friedrich Gildemeiser li dediĉis sin en Bonn inter 1842 kaj 1845 al historiaj kaj filologiaj studoj. Reveninte al Bremeno li eniris la redakcion de la tiam ĵus fondita gazeto "Weserzeitung". Ĝin li estris ĉefredaktiste ekde 1850 ĝis mallonge antaŭ la morto.

En 1852 Gildemeister iĝis sekretario de la senato bremena, en 1857 senatano kaj estis eĉ urbestro de Bremen inter 1872–75, 1878–81 kaj 1882–87. Literaturartiste li furoris danke al ege spritaj gvidartikoloj en la menciita gazeto "Weserzeitung". Krome li verkis ne malmultajn eseojn priliteraturajn kaj politikajn-ekonomiajn kiuj aperis sub la titolo Essays, herausgegeben von Freunden en Berlino/1896–97 (2 volumoj).

Furoris lia genia traduko de verkoj de George Byron (Berlino 1864, en 6 volumoj); sekvis bonegaj tradukoj de diversaj dramoj de Ŝekspiro (inter ili la Historioj) por la eldono Brockhaus-Bodenstedta kaj de ties sonetoj (Leipzig 1871), de Orlando furioso de Ariosto (Berlino 1882, 4 vol.) kaj de La Divina Commedia (Berlino 1888).

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 7. Leipzig 1907, p. 847, kio relegeblas tie ĉi interrete.