Oliver Lodge
Oliver Lodge | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 12-an de junio 1851 en Stoke-on-Trent | ||||
Morto | 22-an de aŭgusto 1940 (89-jaraĝa) en Wilsford | ||||
Tombo | Church of St Michael, Wilsford vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) • Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd | ||||
Alma mater | Universitato de Londono • Haberdashers' Adams vd | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | Richard Lodge • Eleanor Constance Lodge vd | ||||
Edz(in)o | Mary Fanny Alexander Marshall vd | ||||
Infanoj | Oliver W. F. Lodge • Francis Brodie Lodge • Alec Lodge • Lionel Lodge • Noel Lodge • Violet Lodge • Raymond Lodge • Honor Lodge • Lorna Lodge • Norah Lodge • Rosalynde Lodge • Barbara Lodge vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | fizikisto • inventisto • natursciencisto • verkisto vd | ||||
Aktiva en | Liverpool vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Sir Oliver Joseph LODGE (FRS ; naskiĝis la 12-an de junio 1851 en Penkhull (kvartalo de Stoke-on-Trent), mortis la 22-an de aŭgusto 1940 en Lake, apud Salisbury) estis brita fizikisto kaj verkisto.
Li plibonigis la efikecon de la radio-elsendiloj kaj ricevilojn per uzo de resonancaj cirkvitoj agorditaj sur la sama frekvenco. Li ankaŭ studis la efikojn de la fulmo, la elektrolizon, la fotoelektran efikon, kaj estis la unua kiu aperigis, en 1893, priskribon de la kuntiro de la longoj.
Li eltrovis ankaŭ la elektromagnetan laŭtparolilon kaj elektran rimedon por dispeli la nebulon.
Pro la morto de unu el siaj filoj en la unua mondmilito, en 1915, li interesiĝis pri postvivo, spiritismo kaj telepatio.
Li estis laŭreato de la Medalo Rumford en 1898. Li verkis pli ol 40 verkojn pri fizika relativeco, elektromagnetismo, lumporta etero kaj postvivo.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- france Oliver Joseph Lodge, el enciklopedio "Encarta" Arkivigite je 2007-11-21 per la retarkivo Wayback Machine