Okcidenta Dezerto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Okcidenta Dezerto
dezerto [+]

LandoEgiptio

Supermara alteco85 m [+]
Koordinatoj26° 35′ 0″ N, 28° 25′ 0″ O (mapo)26.58333333333328.416666666667Koordinatoj: 26° 35′ 0″ N, 28° 25′ 0″ O (mapo)

Map
Okcidenta Dezerto
Vikimedia Komunejo:  Western desert (Egypt) [+]
vdr

La Okcidenta Dezerto de Egiptio estas areo de Saharo, kiu situas okcidente de la rivero Nilo, ĝis la libia landlimo, kaj sude de la Mediteranea Maro ĝis la limo kun Sudano. Ĝi estas unu el la tri dezertoj de Egiptio : la aliaj du estas la Orienta Dezerto (etendiĝanta de Nilo ĝis la Ruĝa Maro) kaj la Sinaja Dezerto (situanta ĉe la samnoma duoninsulo) [1].

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Kvarc-riĉa sablo de la Okcidenta Dezerto proksime al Sakkara, Egiptio.

La Okcidenta Dezerto estas ĉefe roka dezerto, kvankam areo de sabla dezerto konata kiel Granda Sablomaro situas okcidente kontraŭ la libia limo. La dezerto kovras areon de 680,650 km², kio estas du trionoj de la tera areo de Egiptio. La plej alta punkto estas sur la altebenaĵo Gilf Kebir kaj altiĝas ĝis 300 metroj super la averaĝa nivelo de la dezertsurfaco. La Okcidenta Dezerto estas dezerta kaj neloĝata krom serio de oazoj. Ĝi estis la sceno de konflikto en modernaj tempoj, precipe dum Dua Mondmilito.

La centra areo de la dezerto situas en la provinco Nova Valo, en la centra kaj okcidenta parto de la lando, proksimume 500 km sudokcidente de la ĉefurbo Kairo.

Varma dezerta klimato regas en la areo. La averaĝa jara temperaturo en la areo estas 25 °C. La plej varma monato estas aŭgusto, kiam la averaĝa temperaturo estas 34 °C, kaj la plej malvarma estas januaro, kun 14 °C. Meza jara pluvo estas 13 milimetroj. La plej pluva monato estas majo, kun averaĝe 2 mm da precipitaĵo, kaj la plej seka estas februaro, kun 1 mm da precipitaĵo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Rokaj ĉizadoj ĉe Gilf Kebir

En prahistorio, la Okcidenta Dezerto verŝajne estis duon-arida prerio, hejmo de savanbestoj kaj ĉasistoj-kolektistoj. Signoj de abunda faŭno povas esti trovitaj en la rokpentraĵoj ĉe Gilf Kebir. Estas kredite ke tropaŝtado kaj klimata ŝanĝo kondukis al dezertiĝo kaj nuna geografio. Eĉ post tio, aliflanke, la oazoj restis loĝataj, kaj la Ĥarga Muzeo de Antikvaĵoj havas artefaktojn devenantaj de tempoj antaŭ la fruaj egiptaj regnoj.

En antikvaj tempoj, la areo estis konsiderita kiel sub la jurisdikcio de la Antikva Egiptio, kaj egiptaj restaĵoj povas esti trovitaj ĉie en la oazoj. En 525 a.K C., ekspedicio de la persa reĝo Kambizo la 2-a estis perdita en la dezerto serĉante la Orakolon de Amono, en Siva. En 333 la Orakolo de Amono estis vizitita de Aleksandro la Granda, kie li estis konfirmita kiel filo de Amono.

Kun la ensorbado de la regno de Egiptio en la Romia Imperion (vidu Aegyptus), la dezertregiono estis organizita en la provincon de Malsupra Libio, dum Kirenaiko iĝis Supra Libio. Kun la tempo, la regiono venis sub la jurisdikcion de la bizancanoj kaj iliaj posteuloj, la araboj, mamelukoj kaj la Otomana Imperio. En 1882, la regno de Egiptio iĝis brita protektorato, kaj en 1912 Italio postulis la teritorion en la oriento kiel kolonio de Libio.

En la  20-a jarcento, la okcidenta dezerto iĝis sceno de konflikto; Dum la Unua Mondmilito ĝi estis la loko de la Senussi Kampanjo (en) kontraŭ la britoj kaj italoj. La 1930-aj jaroj vidis pliiĝon en esplorado kaj mapado de ekspedicioj de britaj armeoficiroj, kiel ekzemple Ralph Bagnold kaj Pat Clayton, metigante la fundamenton por milittempaj operacioj de fortoj kiel ekzemple la Long Range Desert Group. Ĉi tiu periodo ankaŭ estis markita de la serĉo de Zerzura, mita oazo profunde en la dezerto. Dum 2-a Mondmilito, de junio 1940 ĝis novembro 1942, tio estis la loko de la Okcidenta Dezerta Kampanjo batalita inter la Akspotencoj (Italio kaj Germanio) kaj la Okcidentaj Aliancanoj (ĉefe Britio kaj ŝtatkomunumaj landoj, entute 15 nacioj) ĝis la Aliancita venko en novembro 1942 [2][3][4].

En modernaj tempoj, la egipta registaro instigis setladon en la oazoj kaj esploris por mineraloj, precipe nafto.

Oazoj[redakti | redakti fonton]

La ses oazoj en la Okcidenta Dezerto estas:

Depresio Kattara[redakti | redakti fonton]

Vidu Depresio Kattara por la ĉefa artikolo pri ĉi tiu temo.

La Depresio Kattara estas proksimume 15,000 kvadrataj kilometroj en grandeco (duono de la grandeco de Belgio) kaj estas plejparte sub marnivelo. La plej malalta punkto estas −133 metroj kaj ĉi tiu estas la dua plej malalta punkto sur la afrika kontinento. La fundo konsistas el sala ebenaĵo, kio signifas, ke la akvo ĉi tie estas sala kaj ne devus esti vidita kiel oazo. Proksimume dudek kilometrojn okcidente situas simila sed pli malgranda depresio enhavanta la Siwa Oazon, unu el la Okcidentaj Oazoj. Male al Kattara, tiuj oazoj ja havas trinkeblan akvon kaj limigitajn agrikulturajn elektojn.

Blanka Dezerto[redakti | redakti fonton]

Proksimume 45 km norde de Farafra, unu el la Okcidentaj Oazoj, estas areo de ventoskulptitaj kalkŝtonaj rokformacioj. Pro ĝia blanka koloro ĝi estas nomita la "Blanka Dezerto". La ŝtonoj estas lernolibroekzemplo de ventofakto. Ĝi produktas imponan pejzaĝon:

Galerio[redakti | redakti fonton]

Bibilografio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Western Desert at Encyclopædia Britannica
  2. Firestone pp320-367
  3. Sattin pp267-293
  4. Thompson, Folkard pp252-263

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]