Saltu al enhavo

Oberstocken

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oberstocken
Blazono de Oberstocken
Oberstocken
former municipality of Switzerland • vilaĝo
Kantono Berno
Administra distrikto Thun
Malnova distrikto ĝis 2009 Suba Simme-Valo
Geografia situo CH1903: 608496 / 172063 (mapo)46.6997222222227.5497222222222Koordinatoj: 46° 42′ N, 7° 33′ O; CH1903: 608496 / 172063 (mapo)

Map

Nombro de loĝantoj 284
Areo 4,1 km²
Alteco 691 m super marnivelo
Poŝtkodo 3632
Komunumkodo 0765
Mapo de Oberstocken
vdr

Oberstocken estas komunumo de Kantono Berno en Svislando. Ĝis la 31-a de decembro 2009 ĝi apartenis al distrikto Suba Simme-Valo. Ekde la 1-a de januaro 2010 ĝi estas parto de la nova administra distrikto Thun. Ĝi havis 284 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Oberstocken situas en la tiel nomita Stocken-Valo, tra kiu ne fluas rivero. La plej malalta punkto de la komunumo troviĝas sur alteco de 672 m s.m. kaj la plej alta punkto sur la monto Stockhorn je alteco de 2190 m s.m.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Oberstocken limas en nordo al Höfen ĉe Thun, en oriento al Niederstocken, en sudo al Erlenbach en Simme-Valo, kaj kaj en okcidento al Pohlern.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Oberstocken situas flanke de la ĉefaj trafikvojoj. La komunumo estas konektita al la publika trafikreto per buslinio al Thun.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skriba mencio de Oberstocken datiĝas el la jaro 1309 kiam oni menciis la kastelon en Stocken kun la vortoj "von der burg ze Stocken".

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]