Oazo de Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Oazo de Esperanto estas ne-profitcela organizaĵo. Ĝi komencis per donaco de tero de Jay Tilman Williams, negocisto kaj eks-urbestro de Garden Grove (Kalifornio). La tero troviĝas ĉirkaŭ du-cent kilometrojn oriente de la urbo Los-Anĝeleso (Kalifornio).