Noel Field
Noel Field | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Noel Haviland Field |
Naskiĝo | 23-an de januaro 1904 en Londono |
Morto | 12-an de septembro 1970 (66-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Universitato Harvard |
Familio | |
Patro | Herbert Haviland Field |
Okupo | |
Okupo | diplomato • politikisto • spiono |
Noel Haviland FIELD (1904 – 1968) estis usona komunisto, kiu setlis en Hungario kaj estis suferinto de koncepta proceso.
Field estis konata pro tio, ke lin uzis la komunistoj en diversaj konceptaj preocesoj en Orienta Eŭropo, tiel en la Rajk-proceso en Hungario kaj en la Slánsky-proceso en Ĉeĥoslovakio.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Li laboris komence en la eksterafera ministerio de Usono, poste ekde 1935 en sekretariejo de Ligo de Popoloj. Li partoprenis en la hispana enlanda milito, poste setlis en Eŭropo, kaj ne revenis al Usono post la dua mondmilito.
La komunistoj perforte transportis lin en 1949 – kun la edzino – el Prago al Budapeŝto, kie oni kondamnis lin en la Rajk-proceso al prizono. Li liberiĝis en 1954. Li petis politikan azilon en Hungario pro lia komunista konvinko, kion li ricevis kaj vivis ĝismorte en Hungario.