Nebrodi Esperanto Asocio
Etoso
Nebrodi Esperanto Asocio (Associazione Esperanto Nebrodi) | ||
---|---|---|
organizaĵo | ||
Lando(j) | Sicilio | |
Sidejo | Capo d'Orlando | |
Nebrodi Esperanto Asocio (NEA, itale Associazione Esperanto Nebrodi) estas organizo en Sicilio, kiu aktivas por lingva egalrajteco kaj protektado de la lingva diverseco en la areo de la montoj Nebrodi.
La asocio fondiĝis la 15-an de decembro 2018 en Capo d'Orlando, kie estas la sidejo.
Fine de 2019 la komunumo Naso estis deklarita Esperanto-urbo, laŭ iniciato de la Nebrodi Esperanto Asocio.
Ĝia prezidanto estas la universitata profesoro Antonio Matasso.