Muurame

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muurame

Blazono de Muurame

Situo de Muurame

Blazono Situo
Map
Muurame
komunumo • dua-nivela administra teritoria unuo
www.muurame.fi
Gubernio Okcidenta Finnlando
Provinco Meza Finnlando
Fondita 1921
Areo 193,77 km²
Loĝantaro 8 661
vdr

Muurame estas komunumo en la provinco Meza Finnlando de Finnlando. Ĝi estas riĉa, bone sukcesanta komunumo, kies loĝantaro kreskas rapide. Ĝis la jaro 2009 ĝi ankaŭ apartenis al la tiutempa gubernio Okcidenta Finnlando. La areo de Muurame estas 193,77 km², el kiu 46,72 km² estas akvo. Muurame situas sude de urbo Jyväskylä. Muurame havas 8 661 loĝantojn (fine de 2005). La loĝantaro kreskas rapide. Speciale rapide kreskas la setlejo Kinkomaa.

Muurame fariĝis sendependa komunumo en 1921. Komunumo Säynätsalo estis apartigita el Muurame en jaro 1924. Dum 1960-aj oni proponis, ke tuta Muurame estu ligita al Jyväskylä, sed muurameanoj vere forte malapogis tiun planon.

Muurame signifas 'kamemoro' kaj kamemoro estas ankaŭ la komunuma blazono.

Muurame situas sur okcidenta strando de Päijänne kaj sur insuloj de Päijänne. Ankaŭ Muuratjärvi estas lago en komunumo Muurame kaj eksa komunumo Korpilahti, kiu nuntempe apartenas al Jyväskylä. Akvo de Muuratjärvi fluas en rivero Muuratjoki en Päijänne.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Kategorio:Muurame