Moraviaj kemiaj uzinoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Moraviaj kemiaj uzinoj (ĉeĥe Moravské chemické závody) (nun BorsodChem MCHZ) estas industria entrepreno troviĝanta en Mariánské Hory. Decidan produktan plenigaĵon de la uzino kreas produktoj de organika kemio (precipe anilino), malpli grandan parton poste anorganikaj kemiaĵoj. Fine de la jaro 1924 Ĉeĥoslovakio komencis trakti kun franca firmao Société de l´Amonique kaj Ĉeĥoslovaka kompanio por produktado de sintetika amoniako - amoniako kaj hidrogeno el koaksa gaso pri fondo de kemiaj uzinoj en Ostrava. Fina interkonsento okazis en la jaro 1925. Origine estis pripensate konstrui la fabrikon proksime de koaksigejo Karolina, sed rilate al netaŭga lokigo de tiu ĉi areo en la urbocentro estis decidite konstrui la kemiuzinon proksime de koaksigejo Ignát. Kiel pozitivaj faktoroj estis taksitaj precipe sufiĉan fonton de utila akvo el Odra, proksimecon de la koaksigejo kaj elektrejo, fervoja atingebleco kaj la ĉirkaŭaĵo taŭga por plua disvastigado de la uzino. Por ke oni malebligu al eventualaj inundoj el la proksima rivero, estis de ŝutmontaĵo el minejo Ignát la tereno plialtigita je 1,5 metroj. La konstruado mem komenciĝis la 16-an de septembro 1927. La unua direktoro de la entrepreno estis la 1-an de marto 1925 nomumita Inĝ. Václav Chval.

Historio en datoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]